neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/a%C5%ADstralio-la-granda-barilrifo-minacita-de-la-minindustriaj-interesoj.html

La entrepreno taskita pri protektado de la Granda koralrifo en Aŭstralio estis celo de akuzoj merkredon 30-an de oktobro. Du el ties administrantoj, Tony Mooney, direkcia kadro de la firmao pri karba ekstraktado Guildford Coal, kaj Jon Grayson, akciulo de servo-firmao sur la gas-kampoj havas rektajn interesojn en la landa minindustrio. La organizaĵoj pri medidefendado petis do ilian demision.

Laŭ la Aŭstraliaj verduloj, « Ili embarasas la landon sur internacia kampo », dum Unesko freŝdate minacis ellistigi la Grandan koralrifon el la monda heredaĵo de la homaro pro la minaj projektoj en la regiono.

La ministro pri medio Greg Hunt petis komencon de enketo post malkaŝo fare de la televidkanalo ABC de la konflikto de intereso de ambaŭ homoj ene de la direktorio de la mara parko de la Granda koralrifo.

Tony Mooney kaj Jon Grayson partoprenis pasintjare al direktoria kunveno dediĉita al konstruado de minaj havenoj sur la marbordo de la Ŝtato kvinslando, kiu frontas la Grandan koralrifon. La sciencaj konsilistoj de la direktorio proponis malpermesi la konstruadon de havenaj terminaloj « suspektitaj pri difektado de la marborda diverseco ». Sed la direktorio, kiu ne publikigas siajn pridiskutojn, diskonigis komunikaĵon stipulanta simple ke la efiko sur medio estos « ŝlosil-elemento » en iliaj taksadoj.

Ili ankaŭ petis pliajn konsultadojn kun la minindustrio.

La Granda koralrifo etendiĝas ĉirkaŭ 345.000 km2 laŭlonge de la orienta aŭstralia marbordo kaj konstituas la plej vastan rifan ensemblon en la mondo kun 3.000 rifaj « sistemoj » kaj centoj da tropikaj insuloj.

La rifo perdis pli ol duono el ties koraloj dum la dudek sep pasintaj jaroj pro meteorologiaj, klimataj kaj industriaj efikoj.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/10/30/australie-la-grande-barriere-de-corail-menacee-par-les-interets-de-l-industrie-miniere_3505154_3244.html