neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/novembra-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto.html

Lampeduso - Serge HALIMI
Anta tridek jaroj, tiuj kiuj fuĝis el subprema politika sistemo de sia lando, ricevis la laŭdojn de la riĉaj landoj kaj de la gazetaro. Tiam oni opiniis ke la rifuĝantoj „elektis la liberecon”, do la Okcidenton. Tiel en Berlino muzeo honoras la memoron de la cent tridek ses fuĝantoj, kiuj pereis inter 1961 kaj 1989 dum ili provis transiri la muron kiu dividis la urbon en du partojn. La centmiloj da sirianoj, da somalianoj, da eritreanoj kiuj, en tiu ĉi momento, „elektas la liberecon”, ne estas (...)
http://eo.mondediplo.com/article1990.html

Pluraj lingvoj por alia mondo - Julie BOÉRI
PARTOPRENIGA DEMOKRATIO, respondeca mastrumado de la naturriĉaĵoj kaj de la rubaĵoj, justa komerco, liberaj programoj … : socia forumo devas montri en sia propra organizaĵo la ŝanĝojn kiujn ĝi volas subteni. Ĝi devas speciale certigi la rajton de la partoprenantoj komuniki en la lingvo de sia elekto ; ĉar, tiukampe, oni ne eskapas el la meĥanismoj de dominado. Post la uzado de konvencia servo de buŝtradukado en la hispana, portugala, franca kaj angla por la plensesioj de la du unuaj okazigoj de la (...)
http://eo.mondediplo.com/article1979.html

Vidvino de Guantanamo - Victoria BRITTAIN
Shaker Aamer, loĝanto de Britio, estas kaptito en Guantanamo. Deklarite taŭga por liberigo antaŭ multaj jaroj, li ankoraŭ ne estas liberigita. Lia edzino Zinnira jam atendis lin dum pli ol jardeko. Zinnira Aamer sidis sur la kanapo en la apartamento de siaj gepatroj. Ŝi parolis tiel mallaŭte ke estis malfacile aŭdi ŝin, kaj per vortoj tiel malĝojaj ke estis malfacile aŭskulti ilin. Ŝi parolis pri siaj revoj kaj pri voĉoj en sia kapo kiuj foje diris al ŝi ke ŝia edzo eksedziĝis kun ŝi dum li estis en (...)
http://eo.mondediplo.com/article1988.html

Posedi aŭ kundividi ? - Martin DENOUN kaj Geoffrey VALADON
Ĉu eble la « uzo » ne plu estas nepre sinonimo de « posedo » ? Dezirante definitive forlasi la hiperkonsumon de objektoj, kiuj estos uzataj nur tre malofte, alfrontitaj al malkreskanta aĉetpovo, multaj homoj organiziĝas por kunuzi kaj interŝanĝi. Kreskanta movado, kiun la privataj kompanioj rapide deturnis por plilarĝigi la rondon... de aĉetantoj. « EN LA HEJMO de ĉiu el ni ekzistas samtempe ekologia problemo kaj ekonomia potencialo. Ni havas hejme multajn objektojn, kiujn ni ne uzas : la elektra (...)
http://eo.mondediplo.com/article1989.html

« Ni perdis Detrojton » - John NICHOLS
Viktimo de malindustriiĝo, la usona urbo Detrojto bankrotis en julio 2013. Kelkajn monatojn antaŭe, la kantono Jefferson trafis saman sorton pro toksaj pruntoj. Kiuj ajn estas la kialoj, la urbaj bankrotoj sin sekvas unu la alian, malkaŝante la mankojn de la federaciaj urbaj politikoj. Implikita en nova pribuĝeta lukto inter la prezidanto kaj la Kongreso, Vaŝingtono malvolontas helpi la lokajn komunumojn. POST LA PARTA fandiĝo de reaktoro de nuklea centralo en Miĉigano en 1966, la granda (...)
http://eo.mondediplo.com/article1987.html

http://eo.mondediplo.com/