neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/tutmondo-en-2013-la-planedo-plu-nombras-30-milionojn-da-sklavoj.html

29,8 milionoj. Tio estas la nombro da personoj en la mondo kiu plu vivas hodiaŭ en sklaveco laŭ la freŝdataj studaĵoj de la aŭstralia fondaĵo Walk Free kiu realigis taksadojn en 162 landoj.

Kvankam sklaveco estas kontraŭleĝa en ĉiuj landoj de la mondo, ĝi plu ekzistas ĉie.

Kaŝitaj en uzinoj, farmbienoj kaj malantaŭ fermitaj pordoj, en domoj kaj aliaj lokoj de la plej riĉaj kaj malriĉaj landoj de la planedo.

Walk Free opinias ke 29,8 milionoj da personoj – tiom infanoj kiom plenaĝuloj – vivas plu en sklaveco. Tiu cifero inkluzivas truditan prostituadon, infanojn soldatojn aŭ trud-edz(in)iĝintajn, sklavigitajn domlaboristojn kaj ĉiuj trudlaboristojn.

Siaflanke, la Internacia Organizaĵo de Laboro (OIL) taksas al 21 milionoj la nombron de trudlaboristoj.

Tiuj-ĉi generas favore al la sklavistoj ĉirkaŭ 32 miliardojn da dolaroj t.e pli ol la sumo de la produktado de Islando, Nikaragvo, Ruando kaj Mongolio. Kaj tiu problemo ne tuŝas sole la malriĉajn landojn, efektive 15,5 miliardoj da dolaroj estas generitaj dank'al la sklavoj en la riĉaj kaj industriaj landoj.

Sklaveco ŝajne kontribuas al produkto de 122 varoj venantaj de 58 landoj en la mondo.

Diamantoj de Afriko, brikoj de Brazilo, salikokkaptado en Sud-Azio. Ĉie, homoj estas truditaj labori sub perforta minaco por malmulte aŭ neniu mono.

Ili fabrikas objektojn kiujn ni uzadas ĉiutage kiel piedpilkoj, floroj aŭ ĉokolado.

Ni eksciis pasintan septembron ke miloj da Nepalanoj laborantaj sur la laborejo de la Futbala Mondpokalo 2022 estis en stato de moderna sklaveco.

Proporcie, Maŭritanio atingas la unuan vicon kun 4% el ties loĝantaro en sklaveco.

Barato estas la lando kiu entenas de ĝi la plej grandan nombron kun 14 milionoj da sklavoj malgraŭ malpermeso de antaŭ 40 jaroj.

Francio situas ĉe la 139-a loko en 162 landoj kun 8.500 sklavoj.

http://actualutte.com/en-2013-la-planete-compte-encore-30-millions-desclaves/