neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/israelo-konstruado-de-1.500-lo%C4%9Dejoj-por-kolonianoj-en-orienta-jerusalemo.html

Laŭ milita israela radio-elsendo, la Hebrea ŝtato konstruados 1.500 loĝejojn en la kolonia kvartalo Ramat Ŝlomo situata en Orienta Jerusalemo.

Tiu anonco ne estas oficiale konfirmita. Ĝi tamen estis atendita kaj ekaperas en specifa kunteksto : ĉi-lundon 17an de oktobro, Israelo anoncis liberigon de 26 palestinaj malliberuloj kadre de la intertraktadoj pri paco relanĉitaj sub egido de Usono.

Laŭ milita radio-elsendo, la decido konstruadi en Ramat Ŝlomo estis aprobita de la Ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj la ministro pri internaj aferoj Gidéon Saar. La israelaj komunikiloj, siaflanke, jam malkaŝis ke Benjamin Netanyahu kunligos la liberigon de la dua kontingento da palestinaj malliberuloj kun permeso de konstruado de centoj da loĝejoj en la kolonioj por kontentigi la neflekseblan parton de sia registaro.

Pasintsemajne, alta respondeculo el la israela registaro ankaŭ asertis ke Israelo « daŭre anoncos en la venontaj monatoj konstruaĵojn en la kolonioj kaj Jerusalemo », asertante ke Usonanoj kaj Palestinanojn antaŭsciis pri tiu aranĝo ». La palestinaj estroj de tiam arde neis ke ili konsentis konstruadon de novaj loĝejoj en la judaj kolonioj interŝanĝe kontraŭ la liberigo de malliberuloj.

« Krei ligilon inter la liberigo de nova kontingento de malliberuloj kaj la anonco de miloj da loĝejoj en la kolonioj kontraŭdiras ĉiujn engaĝigôjn alprenitajn antaŭ la intertraktadoj », deklaris la traktanto Yasser Abed Rabbo, ĝenerala sekretario de la Ekzekutiva komitato de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP).

La palestinaj traktantoj asertas ke la daûriga koloniado, kiu kaŭzis interrompon de la precedencaj diskutoj en septembro 2010, « detruadas la pacan procezon ».

En marto 2010, la anonco de Israelo pri konstruado de 1.600 loĝejoj en Ramat Ŝlomo – kolonia kvartalo situata en orienta sektoro de Jerusalemo, plimulte loĝata de Araboj kaj aneksita de Israelo en 1967 – dum la vizito de la usona vic-prezidento Joe Biden estigis seriozan problemon en la usona-israelaj rilatoj kaj koleron de la Palestinanoj.

http://www.rtl.fr/actualites/info/international/article/israel-va-construire-1-500-logements-de-colons-a-jerusalem-est-7766221181