neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/ni%C4%9Dero-35-migrantoj-mortintaj-pro-soifo-en-la-dezerto-survoje-al-al%C4%9Derio.html

Almenaŭ 35 niĝeraj migrantoj survoje al Alĝerio mortis pro soifo en la dezerto en Niĝero kiam veturilo transportanta ilin paneis, anoncis lundon al AFP lokaj aŭtoritatoj.

« Vojaĝantoj raportis al ni ke ili vidis kaj nombris ĝis 35 kadavroj, plimulte virinoj kaj infanoj, sur la vojo », deklaris al AFP Abdurahmane Mauli, urbestro de Arlit, mineja urbo norde de Niĝero.

« Kvardeko da Niĝeranoj, inter kiuj multaj infanoj kaj virinoj kiuj provis migradi Alĝerien, mortis pro soifo meze de oktobro », konfirmis Rhisa Feltu, urbestro de Agadez, la granda urbo de norda Niĝerio.

« Multaj aliaj malaperis de kiam ilia veturilo paneis en la dezerto », li daŭrigis.

Kvin korpoj, du virinoj kaj tri adoleskantinoj, estis jam malkovritaj de armeo, indikis al AFP niĝera ĝendarmo. La aliaj kadavroj ne ankoraŭ estis trovitaj.

Aliparte, 19 elsaviĝintoj estis alkondukitaj en Arlit (nordo), laŭ la ĝendarmo.

Laŭ Rhisa Feltu, du veturiloj transportantaj « almenaŭ sesdekon » da migrantoj forlasis Arlit-n « ĉirkaŭ la 15-a de oktobro » por atingi Tamanrassett, urbo sude de Alĝerio situata plenkore de la dezerto Saharo.

Kiam unu el la veturilo paneis, la alia foriris malplena, sen la migrantoj, por serĉi mekanikaĵojn cele al eventuala riparado, rakontis la urbestro de Agadez.

La migrantoj, en manko de akvo, tiam disiĝis en grupetoj serĉante oazon, eksplikis S° Feltu. Post tagoj da paŝado, kvin elsaviĝintoj, sukcesis atingi Arlit-n kaj avertis la armeon « kiu alvenis tro malfrue surloken », li bedaŭris.

Estas sufiĉe kutima ke ŝakristoj forlasas migrantojn meze de la dezerto, kondamnante ilin al certa morto.

Laŭ Azaua Mamane, respondeculo de la NRO Synergie bazita en Arlit, la grupo de migrantoj estis konstituita « de tutaj familioj, inter kiuj multaj infanoj kaj virinoj, kiuj enveturiĝis por Alĝerio kie ili antaŭvidis vivi per almozpetoj ».

http://www.liberation.fr/monde/2013/10/28/niger-35-migrants-morts-de-soif-dans-le-desert-en-route-vers-l-algerie_942905