neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/rusio-%C2%AB-libereco-por-la-politikaj-malliberuloj-%C2%BB.html

La manifestaciantoj marŝadis sur la bulvardoj en la urbocentro skandantaj « Putino-ŝtelistoj ! » kaj « Libereco por la politikaj malliberuloj ! », kaj svingis fotojn de personoj kiujn ili konsideras kiel viktimoj de politikaj persekutoj.

Sur tiuj fotoj oni povis vidi la eks-estron de la petrola sektoro Miĥail ĤODORKOVSKIJ ; la junulinojn de la muzikbando Pussy Riot kiuj kantis preĝon kontraŭ Putino en la katedralo de Moskvo, la ŝipanaron de la ŝipo Greenpeace Arctic Sunrise kaj la personojn malliberigitajn post partopreno en majo 2012 al manifestacio unu tagon antaŭ la enpostenigo de Vladimir Putino ĉe Kremlino por tria mandato.

La polico taksis la nombron de manifestaciantoj al 4.500. Laŭ ĵurnalistoj de AFP surloke, ili estas almenaŭ 6.000. Alexej Navalnij freŝdate kondamnita al kvin jaroj da malliberejo en afero kiun li asertas artefarita kaj kiu vidis sian punon prokrastita substrekis ke premo sur la aŭtoritatoj estas necesa por ke ili liberigu la enprizonigitajn manifestaciantojn.

« La aŭtoritatoj preparas amnestian projekton. Nia celo estas agadi tiamaniere ke tiuj personoj estu inkluzivitaj en tiun projekton », li diris al ĵurnalistoj paŝante apud sia edzino, Iulia.

Afero «Bolotnaja»


La lukto de la opozicio estas senfina kaj laciga », li aldonis, emfazante ke la homoj opiniante ke estos facile renversi Putino-n rapide, estas « naivaj »

La afero nomita « Bolotnaja » pri manifestaciantoj arestitaj post la kolektiĝo en la 6a de majo 2012 jam estigis, por opoziciulo, kondamnon al kvar jaroj kaj duono da malliberejo kaj, por alia, al trudita kuracado en psikiatria malsanulejo.

La manifestaciantoj ankaŭ postulis liberecon por la 30 membroj de la ŝipanaro de Greenpeace, provizore detenitaj por du monatoj, post agado kontraŭ petrola platformo de la giganta Gazprom en Arkto.

Rusio spertis ondon da senprecedenca kontestado en 2011-2012 kontraŭ la reĝimo de Vladimir Putino kiu de tiam malkreskis sur fono de persekutoj kontraŭ la opoziciuloj.

http://www.liberation.fr/monde/2013/10/27/russie-des-milliers-de-personnes-manifestent-contre-poutine_942692