neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/hungario-antisemito-malkovras-ke-li-estas-juda-%C2%AB-mi-malamegis-%C4%89iujn-%C2%BB.html

Ekstremdekstra hungaro eksciis en 2012 ke li havas judajn originojn el sia avino, eks-rifuĝinto de koncentrejoj. Tiu anonco estis vera ŝoko kaj Szegedi decidis ŝanĝi sian vivon . Li freŝdate esprimiĝis en amaskomunikiloj.

En 2009, Csanad Szegedi estas elektita kiel eŭropa deputito kaj famiĝas ekde la malferma sesio kie li aperis nigre unifomrvestita samkiel la Hungaraj gardistoj. Tiu partio, kies unu fondisto li estas, konatas ĉar ĝi semas teroron en la Romaaj kampadejoj. Liaj opinioj estas klaraj, tiu viro estas ekstremdekstra kaj antisemita. Jobbik, partio kies kun-prezidento li estis estas rapidege malfondita de la aŭtoritatoj post tiu rimarkita ekapero en la parlamento.

Skua anonco por antisemita viro


Jen, en 2012, Szegedi malkovras siajn judajn originojn kiujn liaj gepatroj kaŝis al li ĝis tiam. La politika viro ekscias ke sia avino estis juda, ke ŝi estis elsaviĝinta de holokaŭsta koncentrejo kaj ke ŝi neniam plu parolis pri sia religio post ekstermo de sia familio en Aŭŝvico.

Dum publika parolado, li allasas : « Certe, tio postulos de mi multan tempon por plene konsciĝi » kaj trankviligas sin aldonante : « Mi opinias ke tio, kio gravas, ne estas scii kiu estas hungara el pura raso, sed la maniero per kio oni kondutas kiel hungaro ».

Ŝanĝado de vivo

La germana ĵurnalo Die Welt skribis denove pri tiu afero kaj donis novaĵojn pri la eks-prezidanto de la hungara ekstremdekstra partio. Oni ekscias ke la viro rompis kun la rasistan partion kaj eĉ konvertiĝis al judaismo.

De nun, li respektas Ŝabaton, lernas la hebrean lingvon kaj studas Talmudon.

Li ankaŭ eksplikas ke li provas manĝi kaŝere, kaj tio ne estas facila tial ke porko kaj salamo konstituas gravan parton de la hungara kuirarto ».

Interrompo kun ekstremdekstro

Pripensinte, la viro konsciiĝas ke li « komencis malamegi la romaojn, poste la judojn, kaj fine li malamegis ĉiujn ».

Szegedi serioze flankenigis sin de sia origina partio. Ekde la publika anonco pri sia judaj originoj, la viro fariĝis tre ĝena por sia partio, kiu organizis krizajn kunvenojn por decidi pri lia sorto. Hodiaŭ, li definitive forlasis la ekstremdekstran partion kaj eĉ konfesas ke li preĝis dum vojaĝo en Israelo kun rabeno.

http://lci.tf1.fr/monde/europe/quand-un-homme-antisemite-decouvre-qu-il-est-juif-8299187.html