neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/turkio-la-polico-disigas-manifestacion-de-studentoj-en-ankaro.html

La turka polico uzis sabaton plorigajn gasojn por disigi manifestacion de cento da studentoj en la centro de Ankaro kontraŭ elradiko de arboj sur universitata areo kaj procedis arestadojn.

Laŭ la studenta maldekstra movado Genç-Der kiu organizis la kolektiĝon sur la centra placo Kizilay, 26 manifestaciantoj estis arestitaj de la kontraŭ-batala polico multnombre ĉeestanta surloke.

La manifestaciantoj deziris marŝadi en la urbocentro kaj poste planti arbojn en la ĝardeno de publika konstruaĵo, eksplikis al AFP porparolanto de Genç-Der.

De pluraj semajnoj sporadaj manifestacioj estas organizitaj en Ankaro kaj aliaj pro subteno en aliaj urboj de Turkio por protesti kontraŭ la trapasado de vojo interne de la teknika universitato de Mez-Oriento, municipa projekto tre diskutita kiu celas maldensigi la trafikon en la Turka ĉefurbo.

Recep Tayyip Erdogan, la islamo-konservativa Ĉefministro kontestita dum senprecedenca ondo de mobilizado en junio, lanĉita post urba projekto simila al Ia Istambula, denuncis pasintan semajnon la « modernajn banditojn » kiuj kontraŭstaras lian projekton en Ankaro.

Laŭ la taksadoj de la polico kiu perforte subpremis la pasintsomeran koleron, ĉirkaŭ 2,5 milionoj da personoj surstratiĝis tra Turkio dum tri semajnoj, postulante demision de S° Erdogan, akuzita pri ordonema tendenco kaj deziro « islamigi » la turkan socion.

La kolizioj okazigis tiam ses mortintojn.

La ĵus okazintaj incidentoj en Ankaro relanĉis kontestadon kiu neniam vere estingiĝis, opinias la observantoj.

http://tempsreel.nouvelobs.com/education/20131026.AFP0161/la-police-turque-disperse-une-manifestation-d-etudiants-a-ankara.html