neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/grekio-la-studentoj-%C2%AB-gardantaj-an%C4%9Deloj-%C2%BB-de-la-migrantojn-konta%C5%AD-la-polico.html

Kiam la polico ĵetiĝis al grupo de migrantaj stratvendistoj mardon 22an de oktobro, la studentoj de la apuda universitato ne hezitis unu sekundon.

Ili malfermis la pordojn de la establaĵo por ŝirmi ilin. Solidareca gesto malofta en Grekio, kie oni pli aŭdas pri kresko de la ksenofobia partio, Ora tagiĝo.

La universitato pri ekonomiko kaj komerco de Ateno situas strato Patision, vojo fama pro akcepto de multaj stratvendistoj, migrantoj venintaj de Afriko sed ankaŭ de Pakistano aŭ Bangladeŝo.

Tiu proksimeco kontribuis al nasko de solidareco inter la kaŝvendistoj kaj la junuloj.

Malang estas senegalano, li vendas monujojn al la preterpasantoj de la strato Patison.

De post la interveno de la polico, li vivas kaŝe. Sed li scias ke se li ne estas malliberigita hodiaŭ, tio estas dank’al la studentoj.

« Je la 11a horo, la policistoj alvenis. Ni tuj reagis irante al la universitato. La studentoj tiam mobiliziĝis por ŝirmi nin de la polico.

Ni estis ene dum ili provis intertraktadi. Ili eksplikis al la policistoj ke ili ne rajtas eniri en la universitaton (la malpermeso de polica interveno ene de la universitatoj estis voĉdonita post la defalo de la diktaturo de la koloneloj, sed estis aboliciita en aŭgusto 2011.)

La studentoj blokis la enirejojn kaj kelkaj ĵetis seĝojn al la policistoj. Post du horoj da intertraktadoj, interpunktitaj per streĉaj momentoj, la policistoj foriris. Finfine, ili sukcesis nur aresti unu el ni, amiko.

La studentoj estis tre multnombraj, kelkaj eliris el la apudaj kafejoj por helpi nin. Ilia nombro kaj decidemo malpersvadis la policistojn antaŭeniri. Tio plezurigis nin. Tiuj studentoj estas niaj gardantaj anĝeloj »

Ne la unuan fojon la lernantoj helpas ilin. La stratvendistoj estas ofte en rilato kun studentaj politikaj organizaĵoj, precipe maldekstraj.

Ĵaŭde, tiuj kiuj deziras estas invitataj al « Solidaraj asembleoj da migrantoj » dum kiuj jura helpo estas proponitaj al tiuj, kiuj troviĝas en kontraŭleĝa situacio.

Merkredon posttagmeze, grupo da studentoj aliparte iris ĉe la Tribunalo kie estis prezentita la arestita vendisto, por organizi subtenan manifestacion.

Laŭ Malang, jam okazis ke la junuloj kotizas por pagi advokatajn kostojn al kamaradoj spertantaj problemojn.

http://observers.france24.com/fr/content/20131023-etudiants-grecs-vendeurs-ambulants-migrants-police-patission-athenes