neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/brazilo-la-movado-de-la-%C2%AB-senteruloj-%C2%BB-nutrados-la-lernejanojn-de-la-plej-granda-urbo-de-la-lando.html

La « Movado de kamparaj laboristoj senteraj » (MST) estas socia movado kiu aktivas por ke la kamparanoj kiuj ne disponas pri teroj povu kultivi.

Tiu movado luktas ankaŭ por ekologia agrikulturo kaj agrikultura reformo justa kaj ne komerca.

Antaŭnelonge, la produkta efektivigo de pluraj grandaj bienoj (« latifundios ») akiritaj de la Senteruloj ebligis subskribon de tute nova kontrakto kun la urbodomo de San-Paŭlo, ekonomia centro de la lando, pri liverado de 930 tunoj da ekologia rizo, produktita de la kooperativo de kamparaj laboristoj de la regiono Porto Alegre (Cooperativa dos Trabalhadores dos Assentados da Região de Porto Alegre (Cootap).

Tiu rizo estas destinita al la publika reto de lernejoj de San-Paŭlo. La MST liveras do ekologian nutradon al la plej granda urbo de la lando kaj vidas en tio la komencon de Ŝtata respondeco koncerne nutradon en la sektoro de la publika edukado : la municipaj lernejoj, kiuj okupiĝas pri 260.000 infanoj, ricevos nutradon sen pesticidoj, produktitaj en la kooperativoj de grupoj de kultivistoj kiuj luktas por la kampara reformo en la lando.

Laŭ Erika Fisher, el la departemento de Lerneja Nutrado en la urbodomo (PT, partio de Dilma Roussef) de San-Paŭlo, « estas fundamente ke la infanoj povu manĝi sanan nutradon, tio havos favorajn konsekvencojn en ilia kreskado ».

Tiu kontrakto estas taksita je valoro de 2,4 milionoj da realoj, t.e ĉirkaŭ 1.08 miliono da US dolaroj.

La subskribo de aliaj similaj kontraktoj inter MST kaj la urbodomo de San-Paŭlo estas jam antaŭvidita por aliaj bazaj nutraĵoj kiel fazeoloj.

http://mouvementsansterre.wordpress.com/2013/10/13/le-mouvement-des-sans-terre-fournira-lalimentation-des-ecoliers-de-la-plus-grande-ville-du-bresil/