neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/argentino-senpagaj-bazaroj-a%C5%AD-gratiferias-oni-donas-kaj-prenas-sen-mono.html

Naskita en la argentina ĉefurbo, la koncepto pri senpaga bazaro vastiĝis en pluraj urboj. La ideo estas simpla : doni superfluaĵojn atendante nenion interŝanĝe, por ke la plezuro donaci ne kongruas kun senbrida konsumado.

Imagu dum momento brokantejon kie malantaŭ ĉiu vendotablo vi estus akceptita per : « servu vin, ĉio estas senpaga ». Unuavide, la ideo povas ridetigi… Tamen, tiuj bazaroj ja ekzistas en Bonaero, kie ili kutime okazas de 2010.

Nomitaj gratiferias, tiuj eventoj naskiĝis dank’al Ariel Bosio, juna Argentinano laca pro lia devo transporti siajn posedaĵojn transloĝiĝo post transloĝiĝo. Li eksplikas : « Mi malkovris ke mi povas vivi kun malpli da personaj aferoj ol tiuj, kiujn mi posedis, kaj ke tio estas ĉefe kutimaĵo ».

Post donaco de sia « superfluaĵoj » al la amikoj de sia luktoarta lernejo, Ariel kreas la koncepton de gratiferias, kiu vastiĝas unuatempe tra la kulturaj centroj de la urbo antaŭ ol instaliĝi sur la publikaj placoj.

Iu ajn povas organizi gratiferia-n, nura kondiĉo, la loko devas esti publika, malfermita al ĉiuj kaj neniu enirpago estas petita. Kun simpla mesaĝo : « Kunportu tion, kion vi deziras, aŭ nenion. Reiru kun tio, kio plaĉas al vi ».

Nek interŝanĝo, nek reciprokeco

La gratiferias estas antaŭ ĉio instigo al malembaraso de materialaj posedaĵoj fariĝintaj neutilaj aŭ superfluaj, tiamaniere ke ili cirkuladu kaj profitu al aliaj.

Al la objektoj kiuj kutime troviĝas en brokantejo, kiel vestaĵoj, libroj, mebloj aŭ elektronikaj aparatoj, aldoniĝis nematerialaj varoj. La gratiferias estas ankaŭ okazo de koncertoj, de ĉiaj specioj de laborejoj, filmprojekcioj aŭ masaĝa aktiveco. Kompreneble, ĉiuj tiuj altivecoj estas senpage proponitaj.

Claudia Cordobes organizas senpagajn bazarojn en San Fernanda, en la province de Bonaero kaj amuziĝas pri la reago de la publiko : « Tiuj, kiuj venas unuan fojon ĉe gratiferia faras tion pro scivolemo, iom surprizita, por kontroli ĉu ĉio vere estas senpaga, kiel oni rakontis al ili ».

En sia paĝo Fejsbuko, la projekto kunigas pli ol 3.800 personojn, kaj spertas kreskantan sukceson. La koncepto jam preterpasas la argentinajn landlimojn kaj eksportas sin al la apudaj landoj, en Ĉilio, Urugvajo, Brazilo, Kolombio aŭ Meksiko. Ariel Bosio entuziasmiĝas : « Ĉiutage, ni estas iom pli multnombraj alpreni tiun novan formon de divido.

http://www.reporterre.net/spip.php?article4863