neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/belgio-manifestacio-de-afganoj-dek-arestitaj-personoj-malliberigitaj.html

Dek personoj administracie arestitaj post manifestacio de azilpetantoj kiu okazis mardon proksime de la kabineto de la Ĉefministo Elio Di Rupo en Bruselo, estis malliberigitaj ĉirkaŭ la 19a horo, indikis mardon la komitato de subteno al la Afganoj.

Tiuj dek manifestaciantoj estis kondukitaj en la kazernoj de la federala polico en Etterbeek.

La 158 afganaj azilpetantoj arestitaj dum la sama manifestacio, estis metitaj je dispono de la Oficejo pri eksterlandanoj.

Tiu-ĉi disponas pri 24 horoj por decidi, laŭ la kazoj, liberigon de la personoj arestitaj, alkondukon en fermitan detenejon en la celo rehejmigi ilin aŭ ordonon ke ili forlasu la teritorion.

Por rememorigo, la malplena konstruaĵo de la strato Trône ĉe Elsene, kiun okupis 150 Afganaj azilpetantoj de la 9a de oktobro, estis evakuita mardon post-tagmeze.

La 158 Afganaj azilpetantoj estis arestitaj dum manifestacio kies celo estis protesto kontraŭ tiu nova elpelado.

http://www.rtl.be/info/belgique/faitsdivers/1042056/manifestation-d-afghans-a-bruxelles-dix-personnes-arretees-ont-ete-relachees