neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/montenegro-la-geja-fiero-degeneras-18-policistoj-vunditaj.html

Tio bedaŭrinde ne estas surprizo. La unua Geja Fiero organizita dimanĉon en Podgorico, ĉefurbo de Montenegro, finiĝis per kolizioj inter la polico kaj pluraj centoj da personoj malinklinaj al la defilado.

La defilado, ĉirkaŭita de grava polica aranĝo, unuatempe okazis sen incidento. La partoprenantoj svingis flagojn je ĉielarkaj koloroj kaj afiŝtabulojn postulantajn « samajn rajtojn por ĉiuj ».

Sed la malamikoj de la Geja Fiero poste ekĵetis ŝtonojn kaj piroteknikaĵojn en direkto de la policistoj kiuj malhelpis ilin proksimigi la partoprenantojn de la marŝado. Dek ok policistoj estis vunditaj, inter kiuj unu grave. La polico rebatis per plorigaj gasoj kaj sturmis la malamikajn manifestaciantojn per klabfrapoj, arestante plurajn dekojn da ili.

Subteno de la registaro al la Geja Fiero

La montenegra registaro, kiu komencis intertraktadon pri aliĝo al Eŭropa Unio en junio 2012, subtenis la eventon, kun interalie la partopreno de la ministro pri Homaj Rajtoj kaj minoritatoj, Suad Numanovic.

Grava subteno, en tiu tre konservativa lando. Pasintan julion, kolizioj jam opoziciis la policon al cento da personoj malinklinaj al disvolvado de la unua Geja Fiero en la lando, organizita en la marborda urbo Budva.

La samseksema komunumo spertas tre diskretan vivon en Montenegro, landeto je 650.000 loĝantoj, timante estis objekto de agresoj kaj ne fidante la aŭtoritatojn por protekti ilin.

« Ekde hodiaŭ, la komunumo GLAT ne plu estas nevidebla en Montenegro, sed ni daŭrigos la lukton por niaj rajtoj », diris unu el la organizantoj al la partoprenantoj de la Geja Fiero. La lukto estos akra : laŭ opinisondoj, 70% el la Montenegranoj plu konsideras ke samseksemo estas malsano.

http://www.metronews.fr/info/la-gay-pride-degenere-au-montenegro-18-blesses/mmjt!6qI5PK7LJnNs/