neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/brazilo-manifestacio-por-defendo-de-bestaj-rajtoj-degeneras.html

Manifestacio kontraŭ uzado de hundoj por farmaciaj testoj degeneris, sabaton 19an de oktobro en la Ŝtato São Paulo en Brazilo, kaj finis per kolizioj inter anarkiistaj manifestaciantoj kaj policistoj. Almenaŭ kvar personoj estis vunditaj.

Laŭ la polico, 700 personoj manifestaciis apud la laboratorio Reĝa Instituto, en la urbo São Roque, invadita tagon antaŭe de grupo de aktivuloj kiuj liberigis 200 hundojn uzitajn kiel kobajoj. Plejparte el la protestantoj portis afiŝojn kontraŭ uzado de bestoj en la sciencaj esploroj.

Sed alvenante apud la polica baraĵo kiu blokis la aliron al la laboratorio, grupo da kapuĉvestitaj manifestaciantoj, armitaj per ferstangoj, alvenis neatendite kaj detruis policveturilon antaŭ ol flamigi ĝin, kaj ankaŭ gazetara veturilo, laŭ la informa retpaĝo G1 el la kanalo Globo.

Diskuto okazis inter la anarkiistaj aktivuloj nigra bloko (Black Bloc ou Schwarzer Block - nedaŭra grupo de maskitaj individuoj dum manifestacio por krei anoniman homamason ne identigitan de la polico) kaj manifestaciantoj, kiuj provis reteni la rompantojn.

« Kiam la maskitaj manifestaciantoj alvenas, la situacio turnas al konfuzo kaj tumulto. Ni estis intertraktantaj pacan eniron en la laboratorion sed ĉio estis fuŝita », bedaŭris aktivulo, citita de G1.

« Beglo sen okuloj »

Vendredon, la aktivuloj kiuj liberigis la hundojn, ĉiuj je raso beglo, trovis unu el ili frostigita en likva nitrogeno kaj pluraj aliaj kripligitaj.

« Tio, kio plej impresis la grupon, estis beglo sen okuloj », deklaris al la ĵurnalo O Estado de S. Paulo, Giulana Stefanini, unu el la aktivuloj kiuj partoprenis la okupadon de la laboratorio. Ankaŭ pluraj fetoj de musoj estis trovitaj.

La aktivuloj provis, sensukcese, plendi ĉe la loka policejo kontraŭ la malbonaj traktadoj truditaj al la hundoj. Sed la prokuroraro malfermis enketon kontraŭ la Reĝa Instituto pri la supozitaj malbonaj traktadoj.

Unu parto el la instalaĵo de la laboratorio estis detruita. La Reĝa Instituto, kiu nuligis ĉe la lasta momento kunvenon kun la defendantoj de la bestaj rajtoj, kvalifikis la invadon de « terorisma agado » kaj certigis ke siaj aktivecoj estos kontrolitaj de la Nacia agentejo pri sanitara sekureco. La uzado de hundoj por scienca esploro estas permesata en Brazilo, kadre de internaciaj reguloj.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/10/20/bresil-une-manifestation-pour-la-defense-de-la-cause-animale-degenere_3499678_3222.html