neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/italio-la-manifestaciantoj-tendumos-en-romo-%C4%9Dis-mardo.html

Centoj da personoj anoncis dimanĉon ke ili plu tendumos sur la placo Porta Pia en la centro de Romo, por protesti kontraŭ rigoreco, elpeladoj, kaj por malplikostaj loĝejoj.

Kunveno estas antaŭvidita inter la ministro pri infrastrukturoj kaj transportoj, Maurizio Lupi, kaj delegacio de manifestaciantoj por debati pri la postuloj de tiuj-ĉi lastaj.

« Ni lasos la tendojn surloke ĝis nia renkontiĝo kun S° Lupi, mardon, kiam ni organizos alian manifestacion por aŭdigi nin », deklaris Luca Fagiano, reprezentanto de la organizantoj de la manifestaciantoj.

« Ni reakiru la urbon », oni povas legi sur flagrubando plantita en la kampejo kiu blokas gravan straton de Romo. Alia flagrubando proklamas : « Stop elpeladojn kaj leĝkonfiskojn ».

« La kampejo ne estas fino, sed komenco de la ribelo », asertas slogano sur la retpaĝo de la organizantoj de la manifestacio, la Civitana Kunordigado de lukto por loĝado.

http://affaires.lapresse.ca/dossiers/la-crise-europeenne/201310/20/01-4701567-austerite-les-manifestants-camperont-a-rome-jusqua-mardi.php