neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/germanio-nova-malsatstriko-komencita-piede-de-brandenburga-pordego.html

La rifuĝintoj, kiuj kampas de preskaŭ unu jaro sur Oranienplatz en Kreuzberg (Berlino), denove komencis malsatstrikon sur Pariser Platz, unu jaro post la pasintan kiu nenion ŝanĝis.

Ĉi-jare, la batalo estas la sama : lukti kontraŭ devigata loĝado kaj truditaj elpeladoj.

De merkredo vespere, la azilpetantoj akompanataj de subtenaj asocioj kaj volontuloj, dormas piede de Brandenburga pordego en la celo altiri atenton de la politikuloj.

Inter 20 kaj 30 personoj kolektiĝas sur la placo, rifuĝintoj de Berlino sed ankaŭ de aliaj germanaj urboj kiuj postulas rajton al laboro kaj lernado por havi bonŝancon integriĝi kaj perlabori sian vivon.

La polico deklaris ke neniu limdato estas fiksita por tiu malsatstriko kaj ke ili povas restadi sur la Pariser Platz, tiom longe kiom kampvilaĝo ne instaliĝos, kio estis la kazo antaŭ unu jaro.

Ankaŭ la dormosakoj estas malpermesitaj sed la aŭtoritatoj, post kelkaj provoj de elpelado, decidis ilin toleri.

Tiu agado okazas kelkajn tagojn post la tragedio de Lampedusa en kiu preskaŭ 300 personoj mortis dum ili provis trairi Mediteraneon deirante de afrikaj bordoj al Italio.

neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/mediteraneo-sufi%C4%89e-da-mortoj.html

La temo pri rifuĝintoj estas do en Eŭropo kore de la diskutoj kaj la rifuĝintoj esperas ke la leĝoj evoluos en taŭga senso.

La personoj ĉeestantaj sur la kampejo de Orianenplatz ankaŭ petas pli bonajn akceptajn kondiĉojn kaj organizas gazetkunvenojn, kio okazis pasintan merkredon.

La Verda prezidento, Claudi Roth, venis viziti ilin por montri sian intereson por ilia lukto.

Sed tiuj moralaj subtenoj de pluraj surlokaj politikistoj nenion ŝanĝas, kaj tio de pli ol unu jaro.

Vera reformo je niveloj nacia kaj eŭropa trudiĝas por ke solvo estu trovita.

http://www.lepetitjournal.com/berlin/accueil/breves/166152-demandeur-d-asile-une-nouvelle-greve-de-la-faim-entamee-au-pied-de-la-brandenburger-tor