neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/pakistano-la-senpilotaj-aviadiloj-mortigis-almena%C5%AD-400-civilulojn-de-post-2004.html

Entute, pli ol 2.000 personoj estis mortpafitaj dum la pasinta jardeko.

Ĝiaj kritikantoj nomas ĝin la « aĉa milito » de Barack Obama. La senpilotaj aviadiloj mortigis almenaŭ 400 civilulojn kaj 200 personojn « probable ne-batalantajn » en Pakistano de post 2004, konfirmas la aŭtoritatoj de la lando, laŭ raporto de enketisto de Unuiĝintaj Nacioj, malkaŝita vendredon 18an de oktobro. Entute, ĉirkaŭ 2.200 personoj mortis post pafoj de senpilotaj aviadiloj dum la pasinta jardeko.

La pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj registris almenaŭ 330 pafojn de senpilotaj aviadiloj en la tribaj regionoj proksime de la afgana landlimo de post 2004, precizigas Ben Emmerson, enketisto pri homaj rajtoj ĉe UN.

Plejparte estis kondukitaj de Usono, la aliaj fare de Britio kaj Israelo, li indikis.

La enketisto petis de Usono ke ĝi publikigu siajn proprajn ciferojn de civilaj viktimoj de la senpilotaviadilaj pafoj. En raporto, li bedaŭras ke la partopreno de la CIA en la kontraŭ-terorismaj operacoj praktike kreis « nevenkeblan obstaklon al travidebleco », en Pakistano kaj ankaŭ en Jemeno.

http://www.francetvinfo.fr/monde/asie/les-drones-ont-tue-au-moins-400-civils-au-pakistan-depuis-2004_439206.html