neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/global-frackdown-tutmonda-tago-kontra%C5%AD-hidra%C5%ADlika-fendado.html

http://www.globalfrackdown.org/

Global Frackdown, tutmonda tago kontraŭ hidraŭlika fendado – uzita interalie en la ekspluatado de skistogaso – kaj ekstraktismo, okazas en ĉiuj landoj tuŝataj de daŭrantaj aŭ projektaj boradoj.

Ĝi okazas la 19an de oktobro, inicita de civitanaj kolektivoj el la tuta mondo.

Hidraŭlika fendado (injekto de akvo per alta premo por mikro-fendeti la rokon, liberigi gason aŭ nafton kaj suprenigi ĝin ĉe supraĵo) estas en si mem danĝera kaj la difektoj de tiu industrio ne povas estis malgravigita disvolvante fendado-regulojn.

Ni denuncas la multekostan kaj mensogan publikan kampanjon plenumitajn de la grandaj petrolaj kaj gasaj kompanioj kaj instigas niajn reprezentantojn lokajn, regionajn kaj naciajn forĵeti la hidraŭlikan fendadon.

Ni estas unuiĝintaj en tutmonda movado kaj alvokas niajn registarojn kontribui al energia estonteco renovigebla kaj subtenebla kaj malhelpi la uzadon de hidraŭlikan fendadon aŭ disvolvadon de rilataj infrastrukturoj en niaj kolektivoj aŭ komunumoj.

Ni estas kolektivoj kiuj luktas kontraŭ la hidraŭlika fendado, ekstraktado de fendada sablo, gasduktoj, naftoduktoj, premstacioj, terminaloj de NLG (Likvigita natura gaso), eksportadoj de tergaso, ktp.

Fendado ne estas parto de nia mondkoncepto por pura energia estonteco kaj devus esti malpermesita.

http://www.bastamag.net/article3409.html