neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/japanio-fuku%C5%9Dimo-rekorda-radioaktiveco-apud-la-oceano.html

Post la trapasado de la potenca tajfuno oriente de Japanio, la operatoro de la akcidenta centralo de Fukuŝimo, Tepco, indikis ĵaŭdon 17an de oktobro ke ĝi trovis akvon ege radioaktivan en fosaĵo kondukanta al la maro.

La niveloj po 1.400 ĝis 2.300 bekereloj por litro de betaradiadoj (estigita interalie de la stroncio 90) estis malkovrita en tiu fosaĵo kiu interrilatigas montaran areon, kie estas instalitaj rezervoj da radioaktiva akvo, al Pacifika oceano. Tepco neniam mezuris tiomajn koncentriĝojn en tiuj lokoj, kontrolitaj ĉiutage.

« Ni pensas ke pro la tajfuno la pluvo kuntrenis kun si infektitan akvon en la fosaĵon », eksplikis la operatoro, kiu promesis procedi al purigado de la areo kaj kontroli eventualajn efikojn sur la mara akvo.

INFEKTITA AKVO ELVERŜITA EN LA NATURON

Merkredon vespere, Tepco tamen asertis ke ĉiuj aranĝoj estis efektivigitaj antaŭ la alveno de la tajfuno, kaj deklaris ke ĝi konstatis neniun gravan damaĝon.

« Juĝante laŭ la rezultoj de la marakva kontrolo, neniu efiko sur la oceano okazis », ĝi ankaŭ asertis.

Tamen la pluvegoj superis ĝiajn prognozojn, kaj Tepco devis ellasi en la naturon grandajn kvantojn da pluvakvo kiu akumuliĝis en la rezervaj areoj.

Multaj difektaĵoj okazis antaŭnelonge en la centralo de Fukuŝimo, trudante Tepco-n plifortigi la rimedojn destinitajn al la mastrumado de la radioaktiva akvo, kaj la registaron pli enĝaĝiĝi por trankviligi la internacian komunumon. La Ĉefministro, Shinzo Abe, ripetis merkredon ke la registaro estos « ĉe la unua rango » por prizorgi tiujn problemojn de radioaktiva akvo.

www.lemonde.fr/planete/article/2013/10/17/fukushima-apres-le-typhon-de-l-eau-radioactive-retrouvee-dans-un-fosse-menant-a-l-ocean_3496979_3244.html

KOMPRENI FUKUŜIMO-N EN DU MINUTOJ