neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/kiribato-li-postulas-statuson-de-klimatrifu%C4%9Dinto.html

Loĝanto de Kiribato, Sud-Pacifika arkipelago minacata per akvo-leviĝo, petis de Nov-Zelando la statuson de rifuĝinto pro tutmonda varmiĝo.

Ioane Teitiota, 37-jaraĝa kaj loĝanto de Kirabato, apelaciis ĉi-semajne pri la rifuzo de la nov-zelandaj aŭtoritatoj pri migrado konsenti al li la statuson de rifuĝinto. Tio, kio trudas lin reveni al Kiribato, eksplikis ĵaŭdon lia advokato Michael Kitt.

Laŭ li, lia kliento ne devas reiri al Kiribato. Tiu arkipelago estas konstituita per trideko da koralaj atoloj kies plejparte apenaŭ superas la marnivelon.

Tutaj areoj de la arkipelago estas regule invaditaj de la oceano kaj la rikoltoj malriĉiĝas pro enfiltrado de sala akvo en la rezervojn de dolĉa akvo.

« Aliro al dolĉa akvo estas fundamenta rajto. La registaro de Kirabato estas nekapabla, aŭ eble ne vere deziras, garantii tion ĉar tio estas tute ekster ĝia kontrolo », deklaris la advokato al Radio New Zealand.

La kazo de lia kliento povus krei precedencon, ne nur por la 100.000 loĝantoj de Kirabato, sed por ĉiuj loĝantoj minacitaj de la tutmonda varmiĝo kaŭzita de la homaro, li opiniis.

Tiu kreskado de danĝero kreas novan klason de rifuĝintoj, kies rajtoj ne estas agnoskitaj de la internaciaj konvencioj, li plu diris.

Vivo minacata

La Nov-Zelandaj aŭtoritatoj rifuzis la statuson de rifuĝinto al Ioane Teitiota argumentante ke neniu ĉe li minacas lian vivon.

Sed Michael Kitt rebatas ke la vivo de lia kliento, kaj de ties tri gefiloj, estas minacata de medio.

La Alta Kortumo devas decidi en tiu afero antaŭ la fino de tiu monato.

La prezidento de Kiribato, Anote Tong, indikis fine de 2012 ke ĝi pripensas pri translokigo de loĝantaro al Fiĝioj kaj Orienta Timoro, teroj relative proksimaj.

www.lematin.ch/monde/asie-oceanie/reclame-statut-refugie-climatique/story/23705374