neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/francio-la-mobilizado-de-liceanoj-favore-al-leonarda-ampleksi%C4%9Das.html

Miloj da liceanoj, protestantaj kontraŭ elpelado de du eksterlandaj lernantoj, mobiliziĝis ĵaŭdon en pluraj sektoroj. En Parizo, manifestacio intencis atingi la ministerion pri Internaj aferoj.

Miloj da liceanoj kolektiĝis la 17an de oktobro en Parizo por protesti kontraŭ elpelado de Leonarda Dibrani, 15-jara, kaj Khatchik Kachatryan, 19-jara, ambaŭ enlernejigitaj en Francio de pluraj jaroj.

La kolero de la liceanoj ampleksiĝas. Post la elpelado de la kosova kolegianino Leonarda Dibrani, la kazo de Khatchik Kachatryan, armenia lernanto 19-jara enlernejigita en la pariza liceo Camille-Jenatzy kaj elpelita sabaton ekkolerigis la liceanojn.

La mobilizado merkredon de centoj da lernantoj antaŭ la Pariza rektorejo vastiĝis al aliaj liceoj de la ĉefurbo ĵaŭdon, sed ankaŭ en la provinco.

En la urboj Grenoble, Amiens, Avignon, La Rochelle, Mende, liceanoj postulis dum la mateno la revenon de siaj kamaradoj elpelitaj, dum la ministro pri internaj aferoj estis instigita al demisio.

Establaĵoj blokitaj, sid-manifestadoj… La junuloj organiziĝis ĵaŭdon matene dum la parizaj protestantoj kolektiĝis placo Nation en la celo atingi la ministerion pri Internaj Aferoj.

« Valls (ministro pri internaj aferoj) al Armenio »

Liceanoj kiuj ricevis helpon de organizaĵoj kiel la reto « Edukado sen Limoj », kiu malkaŝis la kazon de Léonarda Dibrani, sed ankaŭ gepatroj de lernantoj, kiel FCPE, plej grava federacio de lernantaj gepatroj, kiu plusendis la alvokon por mobilizado ĵaŭdon.

« La agitvorto estas mobilizado por la reveno de la liceanoj elpelitaj », indikis Steven Nassiri, porparolanto de la licea sindikato Fidl, ĉeestanta antaŭ la liceo Charlemagne (4a pariza distrikto), kie centoj da liceanoj skandis ĵaŭdon matene : « Reveno de Khatchik kaj Leonarda, ilia loko estas tie », dum el la defilado al la placo Beauveau krioj leviĝis « Valls eksteren » aŭ « Khatchik en Francio, Valls en Armenio ».

http://www.metronews.fr/info/paris-grenoble-la-rochelle-la-mobilisation-lyceenne-pour-leonarda-prend-de-l-ampleur/mmjq!5chYnloP1yDMw/