neniammilitointerni.over-blog.com/preview/be2e489e3e4cc7fe2067bb3dbac1156fe40a2d22

Ĝenerala vidado de la israela kolonio de Migron en Cisjordanio| REUTERS/BAZ RATNER


Laŭ komunikaĵo de la kontraŭ-koloniada NRO « Paco nun », publikigita ĵaŭdon 17an de oktobro, la nombro de loĝejoj konstruitaj de Israelanoj en la okupataj teritorioj de Cisjordanio kaj Jerusalemo-Oriento kreskis je 70% dum la unua jarduono de 2013 kompare kun la sama periodo de 2012.

1.708 konstruejoj estis lanĉitaj inter januaro kaj junio 2013, kontraŭ 995 en 2012.

124 daŭrantaj konstruejoj situas en sovaĝaj kolonioj, alidirite instalaĵoj kiuj ne ricevis ĉiujn necesajn permesojn de la israelaj aŭtoritatoj.

Dum la Palestinanoj reprezentas 90% el la loĝantaro en la Jordana valo, t.e 80.000 personoj, ili ne fakte povas aliri siajn terojn, kiuj estis plejparte transmetitaj al la kolonioj, kie vivas 6.500 israelaj kolonianoj.

Krom konstruado de loĝejoj, tiuj-ĉi trudiĝas per agrikultura ekspluatado de 9.300 hektaroj, sur teroj konsiderataj de la internacia komunumo kiel palestinaj.

La internacia komunumo kondamnas la israelajn koloniajn aktivecojn ne farante distingon inter kolonioj leĝaj kaj sovaĝaj.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2013/10/17/augmentation-de-70-des-chantiers-israeliens-en-terres-palestiniennes_3497013_3218.html