neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/rusio-enmigrintoj-amase-arestitaj-en-moskvo.html

Miloj da personoj surstratiĝis, dimanĉon 13an de oktobro, en Moskvo por protesti kontraŭ la murdo, kelkajn tagojn antaŭe, de juna ruso.

Protestadoj kiuj degeneris al ksenofobiaj tumultoj kontraŭ enmigrintoj ĉar la murdo estis atribuita al viro origina de Centra Azio aŭ Kaŭkazio, laŭ la bildoj de videokontrola kamerao.

Preskaŭ 400 personoj estis tiam arestitaj. Sed unu tagon post la perfortoj, la polico decidis agadi… kontraŭ la enmigrintoj.

Ĝi plenumis kontraŭ-enmigrintan fulmatakon kiu ĉesiĝis per arestado de preskaŭ 1.200 personoj « por kontroli eventualan partoprenon en krimoj ».

Ordono decidita de la Moskva urbestro, Sergueï Sobianine, post kunveno kun la prezidento Vladimir Putin.

La rusa enket-komitato substrekis en komunikaĵo « la grandan kvanton de gravaj kaj gravegaj krimoj faritaj de eksterkandanoj kaj senpatriuloj inkluzive tiuj, devenintaj de eks-Sovetunio ».

La unua celo de la polico estas bazaro de la antaŭurbo Biriulovo (sude de Moskvo), atakita en la antaŭa tago de la tumultantoj skandantaj « Rusio por Rusoj ! »

Aliaj moskvaj bazaroj kie multaj enmigrintoj laboras estas celataj de policaj operacioj kaj ankaŭ konstruaĵoj en Moskvo kie povus loĝi kaŝenmigrintoj « por helpi la policon trovi la krimulon », anoncis la urbestro.

Tuta polico estas alarmpreta por efektivigi arestadojn kaj malhelpi eventualajn ultra-naciismajn manifestaciojn.

http://www.saphirnews.com/Russie-les-immigres-arretes-en-masse-a-Moscou_a17729.html