neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/%C4%88inio-ludiloj-mattel-akuzita-pri-malobservado-de-la-laborjuro.html

La usona fabrikanto de ludiloj Mattel konscie ekspluatas laboristojn en Ĉinio, kontraktante kun liverantoj kulpaj pri multaj malobservadoj de laborjuro, asertas NRO.

Laborante ĝis po 13 horoj tage kontraŭ salajro nesufiĉa por digne vivi, tiuj laboristoj amasiĝas en troloĝataj dormejoj. Ili ankaŭ estas senigitaj je formado kaj taŭga protekta ekipaĵo, laŭ la konkludoj de enketo de la organizaĵo China Labor Watch (CLW) publikigita de Peuples Solidaires-ActionAid France.

De aprilo ĝis septembro 2013, en produkta kulmino de Kristnaskaj ludiloj, China Labor Watch enŝovis siajn enketistojn en ses ĉinaj uzinoj kie ili dungiĝis kiel laboristoj.

Ilia enketa raporto baziĝas sur la malobservadoj kiujn ili mem konstatis kaj la atestoj de pli ol 300 laboristoj.

« Kombinante nepagojn de kromaj horoj, fraŭdojn en la kalkulo de laborhoroj kaj nepagon de devigataj socialaj kotizoj, la liverantoj de Mattel senigis la laboristojn de milionoj da eŭroj », akuzas la NRO.

« Mattel plene konscias pri tiuj kontraŭleĝaj praktikoj sed nenion faras por malhelpi fraŭdon pri la salajroj kaj ekscesoj », ili aldonas.

La NRO fine konstatas ke tiuj praktikoj okazas malgraŭ alpreno fare de la firmao Mattel en 1997 de konvencio pri konduto kiun siaj liverantoj estas supozataj respekti.

« De pli ol 10 jaroj, kontroloj menditaj de Mattel mem malkaŝis malobservadojn de laborjuro en la firmaoj fabrikantaj ludilojn.

Sed tiu-ĉi prenis malmulte da signifaj korektantaj aranĝoj kaj, tempo post tempo, la travidebleco de tiuj kontroloj difektiĝis.

http://lexpansion.lexpress.fr/economie/jouets-mattel-accuse-de-violations-au-droit-du-travail-en-chine_406678.html