neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/zimbabvo-manifestacio-de-virinoj-dispelita-per-bastonbatoj.html

Zimbabva policistoj dispelis per bastonbatoj manifestacion de ministaj edzinoj protestantaj kontraŭ la nepagitaj salajroj de siaj edzoj, okazigante kvar gravajn vunditojn.


Zimbabva policistoj dispelis per bastonbatoj manifestacion de ministaj edzinoj protestantaj kontraŭ la nepagitaj salajroj de siaj edzoj, kaj vundis kvar el ili, indikis lundon surloka organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj.

« Kvar el la virinoj estis grave vunditaj kaj estas en malsanulejo, unu el ili estas inter vivo kaj morto en intensflega servo », asertas la asocio ZAHR (Zimbabva Advokatoj por Homaj Rajtoj) en komunikaĵo lundon.

La incidento okazis pasintsemajne kiam cento da ministaj edzinoj de Hwange Colliery Company, la plej granda karbomineja firmao en la lando, organizis marŝadon por postuli salajrojn nepagitajn de pluraj monatoj.

« La advokatoj intervenis por peti justecon por kelkaj virinoj vunditaj de la policistoj », precizigas ZAHR.

Laŭ informa sud-afrika radio, la virinoj decidis manifestacii mem timante maldungon de siaj edzoj se ili partoprenas la protest-marŝadon.

La porparolanto de la polico Paul Nyathi indikis ke la policistoj « interkaptis » la virinojn.

« Tiuj virinoj manifestaciis ne respektante la taŭgajn procedurojn indikitajn en la Leĝo pri sekureco kaj publika ordo », li precizigis al AFP.

La zimbabva leĝo indikas ke ĉiuj personoj kiu projektas organizi manifestacion devas antaŭinformi la policon. Tion ne faris tiuj virinoj, li menciis, rifuzante diri ĉu la policistoj batis ilin.

http://www.tv5.org/cms/chaine-francophone/info/p-1911-Zimbabwe-une-manifestation-de-femmes-dispersee-a-coups-de-batons.htm?&rub=6&xml=newsmlmmd.urn.newsml.afp.com.20131014.bb6b4a6e.16b1.4f6f.9193.8
b1d0533fc58.xml