neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/rusio-placo-bolotnaja-disidento-en-psikiatria-malsanulejo.html

La rusa disidento, Mikhaïl Kossenko, estis kondamnita mardon 8an de oktobro de la Moskva tribunalo al psikiatria traktado ĉar li partoprenis al publika malordo dum la manifestacio placo Bolotnaja, la 6an de majo 2012 en la rusa ĉefurbo.

Dum lia eliro el la tribunalo al sia malliberejo, kie li restos 10 tagojn por prepari apelacion de sia kondamno, Mikhaïl Kossenko estis aplaŭdita de dekoj da personoj kiuj subtene amasiĝis dum la tuta tago. Naŭ manifestaciantoj estis arestitaj marĝene de tiu kolektiĝo.

La viro, 38-jaraĝa, kiu suferas pri negrava skizofrenio, estis ankaŭ kulpigita pri perfortoj kontraŭ policistoj, sed la tribunalo decidis ke li ne respondecis pri siaj agadoj koncerne tiun akuzon pro sia mensmalsano, kaj neniu preciza daŭro de puno estis postulita de la prokuroro.

La advokato de Kossenko, citita de Lenta.ru tamen emfazis ke psikiatria malsanulejo estas ekvivalento, iasenco, al « puno je nedifinita daŭro ». La defendo tiel postulis lian liberigon kvalifikante la akuzojn kontraŭ Kossenko kiel « senbazajn ».

Mikhaïl Kossenko estas en malliberejo de 14 monatoj. La pasintan 6an de septembro, dum lia patrino ĵus mortis, la aŭtoritatoj eĉ ne permesis al li iri ĉe la funebraĵo.

Ni memorigu ke kolizioj eksplodis inter la policistoj kaj la manifestaciantoj marĝene de la « marŝado de milionoj », protest-agado organizita de opozicio antaŭ la investado de Vladimir Putino, dimanĉon 6an de majo 2012. Laŭ la organizantoj, 650 personoj estis arestitaj de la polico. Dudek ok manifestaciantoj estos juĝitaj kadre de tiu afero, nomita « Bolotnaja ».

http://www.lecourrierderussie.com/2013/10/09/bolotnaia-opposant-interne-en-hopital-psychiatrique/

Gazetkomuniko de Internacia Amnestio : « Rusio uzas la abomenindan rimedon de punpsikiatrio en la celo silentigi la disidentojn » : http://www.amnesty.org/fr/press-releases/russia-abhorrent-use-punitive-psychiatry-silence-dissent-2013-10-08