neniammilitointerni.over-blog.com/preview/1d85eef37fbf9846b82768b6f63069d0ee3a3a58

Kelkaj dekoj da personoj, inter kiuj paroj, kolektiĝis sabaton, en Rabato, maroko, por « simbola kiso ».

Ili deziris subteni ambaŭ adoleskantojn persekutitajn ĉar ili enretigis en Fejsbukon siajn fotojn interkisante.

Sed tiu stratkiso rapide ĉesis ĉar ili estis atakitaj de kontraŭantoj.

La kiso kiu agitas TTT-n

La manifestantoj deziris esprimi sian subtenon al la adoleskantoj presekutitaj tial ke ili publikigis en Fejsbuko fotojn de interkisado.

La knabo kaj knabino akuzitaj, 14 kaj 15-jaraj kaj la amiko kiu fotis ilin estis arestitaj la 4an de oktobro kaj malliberigitaj dum tri tagoj en detenejo por neplenaĝuloj en Nador, nord-oriente de la reĝlando.

Ilia arestado tuj agitis la partoprenantojn de sociaj retoj kaj la juĝaj aŭtoritatoj de Nador devis lundon liberigi la tri adoleskantojn, tamen konfirmante la persekutojn.

Sed tiu « stratkiso » rapide ĉesis kiam kontraŭantoj provis perforte haltigi la kolektiĝon puŝante la parojn kaj ĵetante al ili seĝojn de subĉiela kafejo.

« Ni estas en islama lando kaj sin kisi publike estas malpermesate. Simpla kiso povas konduki al alia afero. Ili estas ateistoj kaj agadas kontraŭ islamo », koleris kontraŭanto.

« Tamen sukceso »

« Laŭ ni, la mesaĝo estas aŭdata ; tio estas sukceso. Paroj kaj gefraŭloj ĉeestis, kaj la paroj sin kisis publike », deklaris Ibtissam Lachgar, unu el la organizantoj de tiu kolektiĝo.

« Nia mesaĝo estas ke kelkaj homoj defendas amon, liberon pri amo kaj liberan interkisadon. Tiuj homoj ĉeestis hodiaŭ », ŝi aldonis.

La kolektiĝo poste direktiĝis apud la florvendejo, antaŭ ol pace disiĝi.

La proceso de la junaj adoleskantoj persekutitaj pro « atenco al pudoro » komencis vendredon matene sed tuj estis prokrastita ĝis la 22a de novembro, anoncis la advokato de la adoleskantoj, moŝto Monaim Fattahi.

http://www.lemouv.fr/article-le-kiss-in-degenere-au-maroc-video