neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/francio-manifestacio-por-la-malsatstrikantaj-laboristoj-de-psa.html

Sep laboristoj de la uzino Peugeot (PSA) de Poissy (Yvelines) malsatstrikas de la 18a de septembro.

Por atentigi publikan opinion pri iliaj movado kaj depostuloj, manifestacio okazis sabaton posttagmeze en la urbo-centro.

Cento da manifestaciantoj disvolvis flagrubandon surhavantan la sloganon « REZISTADO ».

« Necesas fondi kontraŭ-potencon », avertas manifestacianto.

La laboristoj kiuj ĉesigis sin nutri denuncas la metodojn de la grupo PSA kaj sin diras viktimoj de ofendoj, premoj aŭ eĉ diskriminacioj.

Ili estas instalitaj en tendoj muntitaj antaŭ la serva fako de la firmao, ne malproksime de la produkta centro.

Pasintan mardon, ili ricevis la viziton de Olivier Besancenot, gvidanto de la Nova Partio Kontraŭkapitalisma (NPA) kaj eks-kandidato ĉe la prezidenta balotado de 2002 kaj 2007.

www.leparisien.fr/economie/manifestation-pour-les-ouvriers-de-psa-en-greve-de-la-faim-12-10-2013-3219601.php