neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/ni%C4%9Dero-miloj-da-manifestaciantoj-kontra%C5%AD-areva-en-la-nordo.html

Miloj da personoj manifestaciis sabaton en la mineja urbo Arlit norde de Niĝero kontraŭ la franca nuklea grupo Areva kiu ekspluatas uranion de pli ol 40 jaroj en tiu dezerta areo, ni eksciis de la organizantoj.

« La celo de la manifestacio kiu kolektis ĉirkaŭ 5.000 personojn estas subteno al la registaro en la venontaj intertraktadoj pri nia uranio », indikis al AFP Azaoua Mamane, unu el la organizantoj.

La cifero 5.000 partoprenantoj estis konfirmita de pluraj aliaj informfontoj.

La manifestacio estis organizita alvoke de koalicio de la surloka civitanaro, laŭ la privata radio Anfani.

La manifestaciantoj – lokaj elektitoj kaj membroj de la civitanaro, al kiuj sin kunigis loĝantoj -, defiladis en la stratoj de la urbo antaŭ ol starigi amaskunvenon sur la « placo de interkonsento », indikis loĝantoj per telefono al AFP.

La protestantoj skandis « kontraŭ-Areva-jn sloganojn », kiun ili akuzas pri « poluado » de la medio jam tre malamika, « kaŭzi radioaktivecon » kaj « ne prizorgas la ĉiutagajn malfacilaĵojn de la loĝantaro », precizigis surloka elektito kiu partoprenis tiun marŝadon.

« La loĝantaro heredis 50 milionojn da tunoj da radioaktivaj reziduojn stokitaj en Arlit, kaj Areva plu pumpas senpage po 20 milionojn da kubaj metroj jare dum la popolo mortas pri soifo », denuncis S° Mamane.

Laŭ li, « la stratoj kaj la loĝantoj de Arlit estas konstruitaj helpe de radioaktivaj reziduoj kaj la uzita kaj infektata subgrunda akvotavolo sekiĝas pro Areva ».

« Plej bedaŭrinde estas ke Areva plu neas ĉion tion », li aldonis.

La Niĝera Ĉefministro, Brigi Rafini, asertis la 6an de oktobro ke Niĝero « detalege studos » siajn kontraktojn pri minejoj kun Areva juĝante sian partnerecon kiel « malekvilibra ».

Niĝero, kiu estas inter la grandaj mondaj produktantoj de uranio sed plu restas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kritikis fine de oktobro 2012 la historian partnerecon « tre ekvilibran » kun Areva kaj postulis pli altajn monprofitojn.

http://maliactu.net/niger-des-milliers-de-manifestants-anti-areva-dans-le-nord/