neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/haitio-%C4%A5olera-epidemio-plendo-kontra%C5%AD-un-en-novjorko.html

Advokatoj de la viktimoj de ĥolero en Haitio plendis kontraŭ la organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj.

Laŭ ili, UN kulpas pri tiu epidemio aperita en 2010 en Haitio.

Ĝi estus enirinta fare de nepalaj blukaskuloj.

La plendo celas interalie UN, ties ĝenerala sekretario Ban Ki-moon kaj la misio de stabiligo en Haitio.

Pli ol 9.300 personoj estis viktimoj de ĥolero en Haitio de post 2010.

UN plu rifuzas agnoski sian respondecon en la epidemio de ĥolero en Haitio. Pluraj studaĵoj tamen indikis ke la ĥolera stamo kiu mortigis 9.300 haitianojn kaj infektadis centojn da miloj da aliaj estas la sama ol tiu de Nepalo, de kie originas la blukaskuloj de UN.

La Instituto por justeco kaj demokratio en Haitio (IJDH) plendis merkredon antaŭ la federala tribunalo de Manhatano, por peti nuligon de la diplomatia imuneco svingita de UN.

« Imuneco ne signifas nepunitecon. Kaj la viktimoj rajtas proceson, se UN rifuzas pravigi ilin. », asertas Brian Concannon, advokato kaj direktoro de IJDH.

Tiu plendo rekte celas la ĝeneralan direktoron Ban Ki-moon kaj la mision de UN en Haitio, la Minustah, pro malserioza kaj danĝera sinteno.

Testoj sur blukaskuloj

« Tio estas politiko de UN nek komenti la agadojn engaĝitajn kontraŭ la organizaĵo nek la sciojn kiujn ni eltiris de la afero, nek praktiki testojn sur blukaskuloj koncerne ĥoleron », respondas siaflanke le porparolanto de Ban Ki-moon, Farhan Haq.

Eĉ ene de UN, la opinio de Ban Ki-moon estas malbone komprenata. Lia adjunkto taskita pri homaj rajtoj, Navi Pillay mem agnoskis mardon 8an de oktobro ke la viktimoj de ĥolero devus esti monkompensitaj.

http://www.rfi.fr/ameriques/20131010-epidemie-cholera-haiti-plainte-onu-new-york-nepal