neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/11-a-tutmonda-tago-kontra%C5%AD-mortopuno.html

Hodiaŭ estas la tutmonda tago kontraŭ mortopuno. La eldono 2013 estas dediĉita al Karibio.

Paradokse, malmulte da ekzekutoj okazas en tiu regiono de nia mondo kaj kelkaj landoj de tiu areo eĉ fakte fariĝis aboliciismaj, ilia lasta verdikto pri morto estis aplikita antaŭ multaj jaroj.

Sed kelkaj rezistas kaj vigle kontraŭas abolicion.

Petskriboj cirkulas por konvinki Barbadon, Trinidado kaj Tobago, kaj Gvatemalo. La celo? Ke la rifuzantaj landoj revizias sian punkodon.

Trinitado kaj Tobago kaj Barbado restas la solaj ambaŭ landoj kiuj plu aplikas sisteman mortopunon koncerne murdojn.

La mesaĝo de tiu 11a eldono estas klara : « Ni haltigu la krimon, ne la vivon ».

Tion, ni povas legi sur la afiŝo de la Monda tago kontraŭ mortopuno versio 2013. Kaj ĉiuj iniciatoj estas bonvenaj : publikaj debatoj, filmoj, ekspozicioj, manifestacioj, petskriboj…

Ĉinio restas je la unua rango pri mortopuno kun 7.280 kondamnitoj nun atendantaj verdikton kaj pli ol 4.000 ekzekutoj pasintjare.

Notindas en tiu malĝoja rekordo, la 111 malliberuloj pafekzekutitaj aŭ pendumitaj en Irako ekde la komence de tiu jaro.

Sauda Arabio atingas siaflanke jam 67 ŝtonmortigojn kaj senkapigojn.

En Usono, mortopuno estis efektivigita 43 fojojn en 2012 kaj ili estas 3.329 malliberuloj kiuj atendas sian vicon.

Tiu tutmonda tago ankaŭ estas okazon forbalai kelkajn antaŭjuĝojn. Japanio ne abolis mortopunon. Pasintjare, 7 malliberuloj estis pendumitaj.

Tiuj ciferoj elvenas de la datenbazo Death Penalty Worldwide.

http://www.weekly.fr/article/Peine-de-mort--une-journee-pour-dire-stop-2013-10-10_359.html