neniammilitointerni.over-blog.com/2013/10/rusio-la-aktivuloj-de-greenpeace-akuzitaj-pri-posedo-de-narkota%C4%B5oj.html

La 30 membroj de la ŝipanaro de « Arctic Sunrise », jam akuzitaj pri pirateco, riskas nun fronti novajn kulpigojn.

La rusa enket-komitato anoncis merkredon ke ĝi preparas novajn kulpigojn pro « gravaj krimoj » kontraŭ kelkaj membroj de la ŝipanaro de Greenpeace, sur kiuj estis malkovritaj narkotaĵoj kaj suspektindaj materialoj.

« Estas klare ke kelkaj personoj arestitaj estos akuzitaj pri aliaj gravaj krimoj », deklaris la enket-komitato en komunikaĵo.

Li aldonis ke la akuzado pri pirateco jam formulita kontraŭ 30 membroj de la ŝipanaro de « Arctic Sunrise », devos esti korektita.

« La enketo nun identigas la individuojn kiuj vole rostratakis la marbordan gardo-ŝipojn (…), tiel atencante la vivon kaj sanon de reprezentantoj de publika forto », aldonis en tiu komunikaĵo la porparolantoj de la enket-komitato, Vladimir Markine.

« Arctic Sunrise » jam estis ŝipkontrolita en Barenca Maro (Arkto) post ke membroj de la ŝipanaro, ekipitaj de pneŭmatikaj boatoj, albordis la rusan petrol-platformon kaj provis grimpi sur ĝi, laŭ iliaj diroj, por starigi flagrubandon denuncantan la ekologiajn riskojn.

La membroj de Greenpeace estis arestitaj de ataktaĉmento de marbordaj gardistoj, tiuj-ĉi ankaŭ ekipitaj de pneŭmatikaj boatoj, kaj kiuj admonpafis.

La ŝipo de Greenpeace, kies ŝipanaro estis malliberigita en Murmansko (nord-okcidento) kaj en la regiono, estas ankrita en la rodo de tiu rusa haveno kaj jurŝlosita.

« Narkotaĵoj (ŝajne papavo kaj morfino) estis trovitaj surŝipe », aldonis la enket-komitato, indikante ke ĝi esploras de kie venas kaj al kio estas destinataj tiuj produktaĵoj.

La enket-komitato aldonas ke ĝi trovis surŝipe diversajn materialojn kaj dokumentojn.

« Estas jam establita ke parto el la kaptita ekipaĵo temas pri dualaj teknologioj kaj povas esti uzataj en aliaj celoj ol nur ekologiaj », deklaras la porparolanto en la komunikaĵo. Kutime, la termino « duala teknologio » indikas teknologiojn samtempe civilajn kaj militistajn. ,

http://www.liberation.fr/monde/2013/10/09/nouvelles-inculpations-pour-les-militants-de-greenpeace-detenus-en-russie_938193