neniammilitointerni.over-blog.com/banglade%C5%9Do-almena%C5%AD-9-mortintoj-en-incendio-de-teksa%C4%B5a-uzino

Incendio en teksaĵa uzino situata en la antaŭurbo de Daka, ĉefurbo de Bangladeŝo, okazigis almenaŭ naŭ mortintojn, ni eksciis merkredon laŭ oficiala informfonto. Sed la bilanco pri viktimoj povus plu graviĝi, kvankam plejparte el la 3000 dungitoj jam forlasis la lokojn kiam la incendio komencis.


La incendio estis preskaŭ tute ĉirkaŭita, krom tenejo plu brulanta. La urĝaj servoj atendis sunleviĝon por esplori la ruinaĵojn, precizigis surloka respondeculo, Dilruba Khanom. Tiu-ĉi avertis ke la bilanco povus pli graviĝi en la venontaj horoj. « La fajrobrigadistoj ĝis tiam retrovis naŭ korpojn », li indikis.

Bangladeŝo estas la dua eksportistoj de vestoj en la mondo, provizante interalie grandajn markojn kiel usona Walmart, la franca Carrefour aŭ la sveda H&M.

Ekonomia piliero kun sia 1.500 uzinoj, la sektoro reprezentas 80% el la jaraj eksportadoj kiuj atingas 27 miliardojn da dolaroj.

La laboraj kaj sekurecaj kondiĉoj ne respektas la internaciajn normojn kaj la incendioj ne estas maloftaj.

La disfalo en aprilo de granda teksaĵa konstruaĵo, Rana Plaza, okazigis pli ol 1.100 mortintojn kaj provokis grandajn manifestaciojn kontraŭ malaltaj salajroj kaj malbonaj laborkondiĉoj.

http://www.romandie.com/news/n/Au_moins_9_morts_dans_l_incendie_d_une_
usine_textile_au_Bangladesh84091020130356.asp