neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-defilado-en-rio-subtene-al-la-instruistoj-interpunktita-de-incidentoj

Pli ol 10.000 personoj, laŭ la polico, pace defiladis lundon vespere en Rio por subteni la depostulojn de la instruistoj, sed la manifestacio poste degeneris pro la interveno de 200 anarkiistoj maskitaj, farintoj de pluraj difektaĵoj en la urbo-centro, konstatis ĵurnalistoj de AFP.

Per la krioj de « Tiu registaro defalos ! Cabral kaj Paes eksteren! (Sergio Cabral, guberniestro de Rio, kaj Eduardo Paes, urbestro de la urbo), la miloj da manifestaciantoj, instruistoj kaj simpatiantoj, kviete marŝadis en la avenuo Rio Branco ĝis la placo Cinelandia kie troviĝas la Municipa konsilio.

Tiam ĉe noktiĝo, ĉirkaŭ la 20a horo la unuaj incidentoj komencis iniciate de ĉirkaŭ 200 « Black blocs ». buso estis flamigita, vitroj de pluraj gazetvendejoj kaj bankoj estis rompitaj, seĝoj kaj meblaro estis stokitaj por starigi barikadojn.

Grupo de maskitaj anarkiistoj rompis la pordojn de la urbodomo, aliaj ĵetis improvizitajn brulbotelojn kontraŭ la fasado kaj bruligis rubujojn en la strato.

La manifestaciantoj estis disigitaj de kontraŭbatala taĉmento de la polico per plorigaj gasoj.

« Kiam policoj ne estas, perforto ne okazas, sed mi venis preparita, neniu scias kio povas okazi », deklaris al AFP 23-jara Black bloc, Hugo Cryois, vizaĝo nigre kovrita kaj portante ŝildon kun la letero A, anarkiista.

Laŭ la instruistaj sindikatoj, strikantaj de du monatoj, ĉirkaŭ 50.000 personoj respondis je la alvoko al manifestacio diskonigita de la sociaj retoj, la polico taksante al 10.000 la nombron de manifestaciantoj.

Pasintan mardon, perfortaj kolizioj jam okazis inter centoj da instruistoj kaj policistoj, antaŭ la Municipa konsilio kie estis voĉdonita karierplano forpuŝita de la instruistoj. Pluraj vitrinoj de bankoj estis frakasitaj.

« Tiu plano ne estas konstitucia, vi devas forigi ĝin kaj alpreni la sindikatan planon » de la instruistoj, deklaris al AFP Dione Brito, 45-jara instruistino.

Strikantaj de 53 tagoj, la instruistoj de la publikaj lernejoj mastrumataj de la municipo, postulas forigon de tiu karierplano kaj plialtiĝon de salajroj por rekomenci intertraktadojn kun la urbodomo. La striko koncernas 600.000 lernantojn.

Laŭ la sindikato de instruistoj, tiu karierplano koncernas nur tiujn, kiuj laboras po 40 horojn semajne en la sama lernejo, tio estas 7% el ili. Nun, ili perlaboras apenaŭ po 25 realojn (8 eŭrojn) hore.

La publikajn lernejojn frekventas la malriĉaj tavoloj de la loĝantaro. La infanoj de pli riĉaj klasoj frekventas la privatajn lernejojn.

http://www.google.com/hostednews/afp/article/ALeqM5gPjcNpQYa0MTCPRhV7QpIfMDVG0A?docId=b53f9683-d755-4ca6-a158-4236e5190365