neniammilitointerni.over-blog.com/a%C5%ADstralio-koalo-povus-malaperi-viktimo-de-tutmonda-varmi%C4%9Do

Laŭ nova aŭstralia studaĵo, la aŭstralia koalo povus baldaŭ malaperi, viktimo de tutmonda varmiĝo.

La aŭtoroj de la studaĵo petas rapidan reagon por planti arbojn protektantajn ĝin de la varmego kaj eŭkaliptojn por ĝia nutrado.

Dum tri jaroj, Mathew Crowther, el la universitato de Sidnejo, observis 40 koalojn per satelito. Li tiel studis detale iliajn kutimojn, loĝadon kaj nutradon. Zorgema sed necesa laboro. Bezonatas diri ke 25% el la aŭstraliaj koaloj mortis sekve al la varmego de 2009, kriza cifero por la sciencistoj « konsiderante la kreskantan oftecon de la ekstremaj klimataj eventoj ».

Aliparte, ĉi-jare en Aŭstralio, septembro superis varmajn rekordojn kompare kun la aliaj jaroj kun temperaturoj superaj je 2,75% super averaĝo.

Estis do grava scii pli pri la kutimoj de tiuj bestoj, emblemoj de Aŭstralio, en la celo protekti ilin.

Arboj kiel protektado

Dank’al lia studaĵo, Mathew Crowther povis konstati ke dumtage, la aŭstralia koalo rifuĝas en grandaj arboj kies foliaro protektas ĝin de la suno kaj de veprejaj fajroj.

« Nia esploro konfirmas ke la koaloj sin ŝirmas dumtage en malsimilaj tipoj da arboj, antaŭ ol sin nutri dumnokte en la eŭkaliptoj », eksplikas la scienculo.

« Ili nutras sin ĉefe per folioj de eŭkaliptoj, ili do bezonas tiajn arbojn, sed ankaŭ arboj el la familio de belah aŭ brakiŝitonoj », li aldonis.

« Ni ankaŭ montris ke ju pli varmas dumtage, des pli la koaloj emas serĉi arbojn provizitajn per densa foliaro por eskapi la altajn temperaturojn », li aldonas.

Nu, pro la klimatŝanĝo kaj aliaj minacoj, ankaŭ la arboj tendencas maloftiĝi, ofertante eĉ malpli da protektado al koaloj jam malfortigitaj. Pro tio, la sciencistoj kaj naturprotektantoj alvokas reagon.

Specio ne sufiĉe protektata.

En junio 2012, koala estis agnoskita kiel specio protektenda de la aŭstralia registaro sed nur en kelkaj regionoj de la lando.

Plie la Internacia Unio por la Konservo de Naturo plu konsideras ĝin kiel negrava zorgo malgraŭ la minacoj kiuj pezas sur la specio.

Laŭ la lastaj taksadoj, malpli ol 100.000 individuoj plu vivas en sovaĝa stato, kontraŭ 10 milionoj antaŭ la alveno de la britaj kolonianoj en 1788.

Nun, koalo estas, ne nur minacata de la tutmonda varmiĝo, sed ankaŭ de la urba disvolvado, veturila trafiko, hejmhundoj kaj malsanoj.

www.maxisciences.com/koala/le-koala-pourrait-dispara-tre-victime-de-la-chaleur-due-au-rechauffement-climatique_art30964.html