neniammilitointerni.over-blog.com/usono-morto-de-herman-wallace-eks-black-panther-3-tagojn-post-sia-liberigo

Herman Wallace, eks-Black Panther punita je izoliteco dum pli ol 40 jaroj pro murdo de Blankulo kiun li ĉiam neis, mortis vendredon de hepata kancero, tri tagojn post sia liberigo, anoncis liaj advokatoj.

Wallace forpasis vendredon matene en Nov-Orleano (Louiziano, sude de Usono) malpli ol du semajnoj antaŭ sia 72a datreveno, anoncis al AFP lia teamo pri defendo.

« Herman eltenis tion, kion malmulte el ni povas imagi, kaj li faris tion kun gracieco, digneco kaj kunsentemo ĝis la fino ». « Iuj el la lastaj vortoj kiun Herman diris al ni, estas « mi estas libera, mi estas libera », ĝi aldonis en komunikaĵo.

Wallace estis unu el « tri el Angola » pro la nomo de la malliberejo Angola en Luiziano, fama pro ties rasista pasinteco kaj tiel nomita ĉar ĝi estis konstruita sur eks-plantaĵo kie la sklavoj alvenis de tiu sud-Afrika lando.

Tiuj tri malliberuloj altiris internacian atenton. Ili ĉiuj tri fakte trapasis pli ol unu jarcento en izoliteco pro krimo en 1972 de blanka provoso, kiun li ĉiam neis kaj kies pruvoj estis unu post la aliaj kontestitaj .

La tri viroj estis tiam membroj de Black Panthers, radikala partio batalante favore al la kaŭzo de la Nigruloj en Usono.

Wallace, kiu estis tiam malliberigita pro domŝtelo, estis kondamnita ĝismorte, same kiel Albert Woodfox, plu malliberigita hodiaŭ, kaj Robert King, kiu estis liberigita mardon vespere, senkulpigita post 29 jaroj da malliberejo.

Wallace estis liberigita mardon vespere post drasta jura lukto kun la Ŝtato Luiziano, kiu rifuzis lian liberigon pro medicinaj kialoj. Wallace suferis pri hepata kancero en fina fazo kaj petis de federala juĝisto ke li liberigu lin antaŭ lia morto.

La juĝisto Brian Jackson nuligis lian kondamnon kaj ĝismortan malliberecon, pro la fakto ke « la sistema ekskludo de virinoj en la granda ĵurio kiu kulpigis lin malobservis la 14an amendon de la Konstitucio kiu garantias egalecon antaŭ la leĝo ».

S° Wallace « trapasis pli ol 40 jaroj en malliberejo pro kondamno bazita sur kontraŭkonstitucia akuzo », skribis la juĝisto, forĵetante la lastan apelacion de la Ŝtato por malhelpi lian liberigon. Li akordis tridek tagojn al Luiziana Ŝtato por diri ĉu ĝi havas intencon kulpigi lin denove.

La prokuroraro de West Feliciana en Luiziano, kaptis la okazon kaj rekulpigis lin pri murdo ĵaŭdon vespere, tagon antaŭ lia morto, sciigis lia defenda teamo.

Laŭ la loka gazetaro, la prokuroro Samuel D’Aquilla deklaris ke Herman Wallace estas « murdisto » kaj ne estas « senkulpa ». « Lia kulpigo estis nuligita ĉar federala juĝisto trovis mankon en la kulpigo sed ne en la kondamno pro murdo », li diris, citita en la ĵurnalo Times Picayne.

Amnesty International, kiu lanĉis petskribon favore al lia liberigo kaj kiu akiris pli ol 200.000 subskribojn, opiniis ke « la Ŝtato trudis inferon al tiu viro » kaj « eĉ se li mortis libera, tio ne forigas la nepravigitajn jardekojn dum kiu li suferis pri izoliteco nehumana kaj kruela ».

www.liberation.fr/monde/2013/10/04/etats-unis-mort-de-l-ex-black-panther-3-jours-apres-sa-liberation_937113