neniammilitointerni.over-blog.com/e%C5%ADropo-lampedusa-kial-la-fi%C5%9Dkaptistoj-ne-sukuris-la-ka%C5%9Dvoja%C4%9Dantojn

Ŝippereo en Lampeduza : almenaŭ 130 mortintoj, funebra tago en Italio
http://www.leparisien.fr/international/naufrage-de-migrants-a-lampedusa-au-moins-50-victimes-03-10-2013-3192665.php

La postvivantoj de la ŝippereo ĵaŭdon marvaste de la itala insulo asertas ke almenaŭ tri ŝipoj ignoris ilian danĝersignalon. La itala leĝo fakte antaŭvidas persekutojn pro « favoro al kaŝmigrado ».

Antaŭ ol sinki ĵaŭdon matene je malpli ol 500 metroj for de Lampedusa, la boato kiu transportis la kaŝvojaĝantojn lanĉis danĝersignalojn.

La postvivantoj asertas ke almenaŭ tri fiŝkaptistaj ŝipoj tiam troviĝis proksime. La okupantoj nepre vidis kio okazis kaj ne povis ignori ke personoj estis en morto-danĝero. Tamen, tiuj fiŝkaptistoj nenion faris.

Ĉu pro indiferenteco ? tute ne. La kialo estas prefere jura : la itala leĝo fakte antaŭvidas delikton pro « favoro al kaŝmigrado ».

Klare, helpi kaŝvojaĝantojn estas submetita al persekutado, kun konfiskado de la ŝipo kaj punoj kiuj povas estis mallibereco. La misaventuro okazis ekzemple al Germanoj en 2001 kaj Tunizanoj en 2007.

Proceso gajnita, sed post longa proceduro

Certe, ili gajnis la apelacian proceson tial ke helpo al endanĝerigitaj personoj superas la italan leĝon, specife kiam temas pri marsukuro, baza principo de la internacia mara juro.

Sed dum la proceduro, kiu daŭris plurajn jarojn, ilia ŝipo estis konfiskita de la italaj aŭtoritatoj.

Rezulto : por eviti leĝajn problemojn, kaj eĉ se la kazoj de iliaj kolegoj kondamnitaj kaj poste senkulpigitaj en apelacio estas maloftaj, la fiŝkaptistoj hezite pripensas antaŭ sukuro de pereantaj ŝipoj kiam ili scias ke temas pri kaŝvojaĝantoj. Jen tio, kio okazis ĵaŭdon.

http://lci.tf1.fr/monde/europe/lampedusa-pourquoi-les-pecheurs-n-ont-pas-voulu-secourir-les-8282255.html