neniammilitointerni.over-blog.com/tutmondo-12an-de-oktobro-la-aktivuloj-en-la-tuta-mondo-partoprenas-la-manifestacion-kontra%C5%AD-monsanto

Kial ni manifestacias?

Pluraj studaĵoj demonstris ke la nutraĵoj genetike modifitaj de Monsanto povas kaŭzi sanproblemojn kiel kanceraj tumoroj, sterilecon aŭ misformaĵojn de novnaskitoj.

En Usono, la FDA estas estrata de eks-dungitoj de Monsanto. Tio kondukas nin suspekti konflikton de intereso kiu klarigus la mankon de esploro de la registaro pri la longdaŭraj efikoj de la produktaĵoj enhavantaj GMO-ojn.

Antaŭnelonge, la Usona senato kaj la prezidento konsentis pri tio, kion oni kromnomas « Monsanto Protection Act » ; leĝo kiu, interalie, malpermesas al la tribunaloj ke ili kondamnu Monsanto-n al elmerkatigo de genetike modifitajn grajnojn sub la preteksto ke ili atencas kontraŭ aliuloj aŭ medio.

De tro longtempe, Monsanto profitis pri subvencioj kaj politika favorismo.

La etaj produktantoj kaj ekologiaj produktantoj spertas malprofitojn dum Monsanto plifortigis sian monopolon patentante semojn kaj genetikajn manipuladojn.

La grajnoj GMO de Monsanto estas malutilaj por medio. Le sciencistoj indikis, ekzemple, ke ili kaŭzis kolapson de abelaj kolonioj sur la tuta planedo.

Kiujn solvojn ni rekomendas ?

Ni balotadu per nia mono aĉetante ekologiajn nutraĵojn kaj bojkotante la firmaojn submetitajn al Monsanto kaj kiuj uzas GMO-ojn en siaj produktaĵoj.

Ni petu etikedadon indikantan la GMO-ojn en la produktoj tiel ke la konsumantoj povu konscie aĉeti.

Ni petu nuligon de la « Monsanto Protection Act » en Usono.

Ni postulu novajn sciencistajn esplorojn pri la sanitaraj efikoj de GMO.

Ni konsideru la estrojn de Monsanto kaj la politikistojn kiuj subtenas ĝin kiel respondecaj, fare de rekta komuniko, blogoj, sociaj retoj, ktp.

Ni daŭre informu la publikon pri la sekretoj de Monsanto.

Ni surstratiĝu por montri al la mondo kaj al Monsanto ke ni ne trankvile akceptos tiujn maljustaĵojn.

Ni ne plu konsentas pri la komplicemaj amikecoj. Ni ne plu konsentas pri la veneno. Tial ni manifestacios kontraŭ Monsanto.

www.march-against-monsanto.com/p/informacion-en-espanol.html