neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-fuku%C5%9Dimo-4-tunoj-da-radioaktiva-akvo-disver%C5%9Di%C4%9Das-sur-la-grundo

Kvar tunoj da radioaktiva akvo akcidente disverŝiĝis sur la grundo de la akcidentita centralo de Fukuŝimo dum puriga operacio mardon 1an de oktobro.

La incidento okazis dum laboristoj pumpis pluvakvon en betona defluilo por transigi ĝin en malplenan dutunan rezervujon, laŭ Tokyo Electric Power (Tepco), operatoro de la nuklea centralo.

« Tiu tasko komenciĝis je la 10a kaj 38 (surloka horo), sed post iom pli ol unu horo, je la 11a kaj 50, la laboristoj ekvidis ke akvo superbordiĝas el la aperturo super la rezervujo », eksplikis porparolanto.

Tepco taksis je ĉirkaŭ 4 tunoj (4 kubaj metroj) la kvanton da akvo tiel ellasiĝintan, ne precizigante la gradon da infektado.

« Tiu akvo estis origine pluvakvo, sed ĉar ĝi troviĝis ĉirkaŭ la centralo, ĝi povus enteni radioaktivajn materialojn », li nur indikis. La ellasiĝanta akvo disversiĝis sur la grundo, en kiu ĝi parte penetris.

La akcidentita centralo Fukuŝimo Dajŝi superabundas je radioaktiva akvo, parte stokita en miloj da rezervujoj aŭ akumulitaj en la surlokaj subgrundoj.

www.youtube.com/watch?v=DVOi12vNcHw&feature=youtu.be

Tepco baraktas de pli ol du jaroj kun tiu likvaĵo kies kvanto kreskas tagon post tago, parto elversiĝanta en la apudan Pacifikon.

Antaŭnelonge, torentaj pluvoj bategis la regionon, kio kaŭzis pluvakvan amasiĝon sur la loko, kiun la grupo pumpas por eviti infektadon kaj ankaŭ elversiĝon en la maron.

http://www.lemonde.fr/japon/article/2013/10/01/fukushima-4-tonnes-d-eau-radioactive-se-repandent-au-sol_3487855_1492975.html