neniammilitointerni.over-blog.com/oktobra-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto

Pri la kredindo de la papagoj – Serge HALIMI

ĈIU AJN povas diri kaj skribi ĉion ajn. Speciale pri Usono. En malpli ol ses monatoj, tiu lando do pasis de la statuso de replumita fenikso (ekonomia revigliĝo, sendependeco pri energio, dominado de la multnaciaj konzernoj de informadiko, reviviĝo de la aŭtomobilindustrio) al tiu de imperio kadukiĝanta, malgrandigata de la hezitema konduto de ĝia prezidanto. Nun, verki pri la temo de la usona senpoveco fariĝis eta industrio. En la kazo de Sirio, la prezidanto Barack Obama ‒ laŭ tiuj diroj ‒ (...)
http://eo.mondediplo.com/article1982.html

En Germanio, la mastroj voĉdonas dekstre, sed dankas la maldekstron -Olivier CYRAN
Fariĝinte eŭropa modelo, la germana industrio jam ne kongruas kun la kliŝa bildo de ĝia mastraro, laŭ kiu ĝi estas elturniĝema kaj familieca, socie pensanta kaj konkerema. La germanaj entrepren-estroj estas ekonomia kaj financa forto, kiu pezas sur la eŭropaj decidoj same kiel sur la nacia politiko. Antaŭ la federaciaj elektoj, okazontaj la 22-an de septembro, leviĝas la demando : Pri kio pensas la germanaj mastroj ? KUN SIA HOLIVUDA aspekto kaj sia iometa bavara akĉento, s-ro Klaus Probst (...)
eo.mondediplo.com/article1980.html

Kiam la usona popolo rifuzis spionadi Al Capone - David PRICE
Neniu estis mirigita lerni ke Vaŝingtono havis fortan spionad-sistemon, sed la malkovro de ties grandeco fare de komputilisto Edward Snowden kreis tutmondan skandalon. En Usono, la novaĵo estis akceptita iom apatie. Ne plu estas la epoko kiam aferoj pri subaŭskultado senĉenigis la koleron de la publiko, de la amasinformiloj..., kaj de la telekomunikaj firmaoj. La informoj publikigitaj de Edward Snowden pri la vasteco de la programo pri elektronika spionado fare de la usona Nacia (...)
http://eo.mondediplo.com/article1981.html

Elektronika spionado : dek kvin jaroj da neniofarado - Nicky HAGER
Nuligo de renkontiĝo inter s-ro Barack Obama kaj s-ro Vladimir Putin, premoj de la brita registaro al ĵurnalisto de The Guardian : la informoj liveritaj de s-ro Edward Snowden pri la usona elektronika spion-sistemo ne ĉesas agiti la internacian politikan scenejon. Dek kvin jarojn pli frue, simila skandalo eksplodis, sen ke la registaroj eltiris praktikajn konsekvencojn. Iniciatinto de unu el la plej bruaj likoj de nia tempo, s-ro Edward Snowden restos en la historio kiel tiu, kiu rivelis al (...)
http://eo.mondediplo.com/article1978.html

Devigi la ŝtatojn plenumi siajn promesojn - Monique CHEMILLIER-GENDREAU
Sanga subpremo en Egiptujo kaj en Sirio, ĝeneraligita spionado en Usono, azilrajto mistraktita en Eŭropo, subpremado de opozicio en Ĉinujo : ne plu kalkuleblas la ŝtatoj, kiuj facilanime malobeas la jurajn principojn, kiujn ili ratifis en traktatoj. Ĉu ne venis la tempo aplikigi tiujn regulojn, ne helpe de kanonŝipoj, sed pere de juro kiel armilo ? UNU EL LA PLEJ mirigaj kaj neatenditaj fruktoj de la « araba printempo » estas verŝajne la projekto de Internacia Konstitucia Kortumo. Tiu ideo naskiĝis (...)
http://eo.mondediplo.com/article1977.html

http://eo.mondediplo.com/