neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-%C4%89efo-de-la-novnazia-partio-anta%C5%AD-la-ju%C4%9Distoj-mardon

La prezentado antaŭ la enketaj juĝistoj de la dek kvin aliaj membroj de la partio Ora tagiĝo arestitaj sabaton fare de la kontraŭ-terorista polico okazos de mardo ĝis merkredo…

La ĉefo de la novnazia partio Ora tagiĝo kaj la kvar deputitoj arestitaj sabaton en Ateno dum senprecedenca polica operacio estos prezentitaj antaŭ la enketaj juĝistoj taskitaj decidi pri eventuala kulpigo, oni eksciis ĉi-dimanĉon el juĝa informfonto. La prezentado antaŭ la enketaj juĝistoj de la dek kvin aliaj membroj de la partio Ora tagiĝo arestitaj sabaton de la kontraŭ-terorista polico okazos de mardo ĝis merkredo.

Punaj persekutadoj estis komencitaj en la nokto de sabato ĝis dimanĉo de la prokuroro kontraŭ la deputito kaj ĉefo de la partio Nikos Michaloliakos kaj ĉiuj aliaj suspektitoj.

La persekutadoj komencis sub la akuzaj motivoj de « partopreno al kriminala organizaĵo » kaj « estro » de tiu organizaĵo en la kazo de Nikos Michaloliakos.

Ambaŭ nomumitaj enketaj juĝistoj sekvos tiun aferon kaj decidos pri eventuala kulpigo. Ĝis tiam, la aktivuloj kaj kadroj de la partio restos en malliberejo.

Kriminala organizaĵo

Por demonstri la kvalifikon de « kriminala organizaĵo », la prokurorejo emfazis plurajn krimojn kaj deliktojn imputitajn al Ora tagiĝo, inter kiuj la murdo, la 18an de septembro apud Ateno, de Pavlos Fyssas, kontraŭ-faŝista muzikisto 34-jara sed ankaŭ du murdoj de migrantoj, provo de hommurdo kaj dekoj da fizikaj perfortaĵoj, ĉefe kontraŭ eksterlandanoj, efektivigitaj tiujn pasintajn monatojn.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-repisto-killah-p-murdita-de-novnazioj

Entute, 32 mandatoj estis emisiitaj de la Ĉefkortumo taskita pri tiuj enketoj. Sesa parlamentano de la partio estas plu serĉata.

Du agentoj de sekureca forto suspektataj pri rilatoj kun la novnazioj estas inter la dudek arestitoj en la tago.

Ŝatoperdo de la elektintoj

La bato de la grekaj aŭtoritatoj kontraŭ la novnazia partio pere de tiu arestada ondo, post monatoj da inerteco, frontpaĝis la gazetojn de la lando.

« Mankatenoj por Ora tagiĝo », titolas unuanime tri naciaj ĵurnaloj - Kathimerini, Eleftherotypia, Eleftheros Typos – reference kun la trafita bildo de la ĉefo de Ora tagiĝo kaj de la aliaj suspektoj translokitaj kun mankatenoj sabaton ĝis la tribunalo.

Opinisondo publikigita de la semajngazeto Real News konfirmas certan ŝatoperdon de la elektintoj malfavore al la novnazia partio. Laŭ tiu enketo de la instituto MRB realigita inter mardo kaj ĵaŭdo, Ora tagiĝo akiras 6,8% el la balotada intenco kontraŭ 9,1% en junio, plu estante la tria partio malantaŭ la maldekstra partio Syriza (21%) kaj la konservativuloj de Nova demokratio (22,2%) nun reganta.

http://www.20minutes.fr/monde/1229301-20130929-grece-chef-parti-neo-nazi-presente-mardi-juges