neniammilitointerni.over-blog.com/serbio-la-geja-fiero-malpermesita-pro-sekurecaj-kialoj

Por la tria sinsekva fojo, la serbaj servoj pri sekureco malpermesis vendredon la Gejan Fieron kiu devis okazi sabaton, alvokante sekurecajn kialojn. En 2010, la Geja Fiero estis markita de perfortaj incidentoj.

« La polico decidis malpermesi ĉiujn antaŭviditajn manifestadojn » sabaton, inter kiuj Geja Fiero, diris la Ĉefministro Ivica Dacic.

La servoj pri sekureco opiniis ke laŭ la disponigitaj elementoj, la Geja Fiero ne povos okazi sen provoki incidentojn.

Pluraj organizaĵoj kaj ekstremdekstraj grupetoj anoncis sian intencon manifestacii sabaton proksime de la loko kie « ĉielarkaj aktivuloj » devas kolektiĝi kaj tutlonge de la itinero antaŭvidita de la organizantoj de la Geja Fiero.

« Tio estas malbona novaĵo por Serbio, kiu montras ke la homaj rajtoj ne estas respektataj en tiu lando », diris al AFP Goran Miletic, unu el la organizantoj de la defilado, post la anonco de la Ĉefministro.

Vendredon en vespero, kelkaj centoj da ultra-naciistoj malfavoraj al la Geja Fiero, marŝis en la urbo-centro salutante per aplaŭdoj la nuligon de la defilado.

En 2010, la perfortaĵoj estigitaj de la ekstremistoj malfavoraj al la Geja Fiero okazigis pli ol 150 vunditojn, plajparte policistojn, kaj okazigis difektojn taksitajn al pli ol unu miliono da eŭroj.

www.lapresse.ca/international/europe/201309/27/01-4694066-serbie-la-gay-pride-interdite-pour-des-raisons-de-securite.php