neniammilitointerni.over-blog.com/rusio-la-%C2%AB-pussy-riot-%C2%BB-kiu-priskibis-siajn-malliberecajn-kondi%C4%89ojn-punata-je-izoliteco

« Kelkaj estas frapataj. Ili batas la dorson, la vizaĝon. La malliberulinoj mem alfrapas kaj neniu vundo okazas sen konsento nek aprobo de la administracio »…

La letero de Nadejda Tolokonnikova, unu el la junulinoj malliberigitaj de la bando Pussy Riot, diskonigita komence de la semajno ricevis ampleksan amasinforman reeĥadon.

Tiome ke la rusaj punservoj anoncis, mardon 24 an de septembro, ke ili metis ŝin en izolitecan ĉelon, laŭdire por ŝia bonfarto.

« Tolokonnikova estis metita en tion, kion oni nomas "sekureca loko" en la punlaborejo. Tio ne estas punĉelo, deklaris porparolanto de la punservo. Ŝi troviĝas en 7-kubajn metrajn izolita ĉelo, en komfortaj kondiĉoj : lito, fridujo kaj necesejo ».

« SENTIGI AL ĈIU MALLIBERULINO KE ŜI ESTAS MALPURA BESTO »

La 23-jara junulino, kiu komencis malsatstrikon kaj sin deklaris morto-minacita, priskribis la afliktiĝajn kondiĉojn de deteno en la punlaborejo por virinoj en Mordvio kie ŝi estas malliberigita.

« La higienaj kondiĉoj ene de la koncentrejo estas aranĝitaj por sentigi al ĉiu malliberulino ke ŝi estas malpura kaj fia besto, senigita je ajna rajto. Kvankam ekzistas « kolektivaj higienaj ĉambroj » en la dormejoj, estas ankaŭ « kolektiva higiena ĉambrego » uzataj en puncelo. Tiu loko havas entenecon de kvin personoj, sed la 800 malliberulinoj estas senditaj tien por lavi sin. Ni ne havas rajton fari tualeton en niaj dormejoj – tio estus tro facila. »

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/09/24/une-pussy-riot-mise-en-cellule-d-isolement_3483935_3214.html