neniammilitointerni.over-blog.com/tutmondo-en-dek-kvin-landoj-la-virinoj-ne-rajtas-labori-sen-konsento-de-sia-edzo

Foto: En Irano, la virinoj rajtas voĉdoni, sed ne povas labori sen konsento de sia edzo (ATTA KENARE / AFP)

En ne malpli ol dek kvin landoj, la virinoj ne rajtas labori sen permeso de sia edzo, laŭ raporto de Monda Banko, aperita la 24an de septembro.

« Multaj socioj plenumis progresojn, entreprenante nuligi iom post iom persistajn formojn de diskriminacio kontraŭ virinoj, sed restas multe por fari », substrekas la prezidento de la Monda banko, Jim Yong-kim, antaŭparole de la raporto pri « Virinoj, aferoj kaj leĝaro »

Inter la 143 landoj esploritaj de tiu raporto, 15 – el kiuj Irano, Sirio, Bolivio aŭ Gabono – permesas al la viroj « opozicii » la volon de ilia edzino kiu deziras labori, kaj « malhelpi ilin akcepti laborpostenon ».

En Gineo, ekzemple, ili devas procesi ĉe tribunaloj por nuligi la decidon de sia edzo kiu kontraŭstaras, « en la nomo de familiaj interesoj » ke ili eniris en profesian vivon.

Notindas ke en Rusio, 456 profesioj, kiel ŝoforo de agrikultuta veturilo, trakkomutisto aŭ plumbisto, ne estas permesataj al ili, indikas la Monda banko.

LA VIROJ SISTEME INDIKITAJ KIEL « FAMILIAJ ĈEFOJ »


En almenaŭ 29 landoj, kiel Sauda Arabio, Honduro, Senegalo, la leĝo aliparte sisteme indikas la virojn kiel « familiajn ĉefojn », kaj tiel konfidas al ili la kontrolon de la « fundamentaj decidoj » pri la elekto de vivloko, akiron de oficialaj dokumentoj aŭ malfermon de banka konto.

La Monda banko memorigas ke ankaŭ kelkaj landoj malfruiĝis akordi rajtan seksegalecon. Hispanio tiel atendis 1981 por permesi al la virinoj procesi sen konsento de sia edzo.

Tiu raporto listigas aliparte kelkajn progresojn en la mondo. En du jaroj 48 leĝajn ŝanĝojn, disigitajn en 44 landoj, plifortigis egalecon viroj/virinoj, aparte en Eburbordo kie la virinoj estas, de 2013, liberaj labori sen konsento de sia edzo.

Tiuj progresoj estas kelkafoje malfortaj, substrekas la raporto, kiu emfazas la freŝdatajn « leĝajn plenŝanĝojn » en Egiptio kie konstituciaj reguloj pri seksaj ne-diskriminacioj estis nuligitaj kun la alveno al potenco de Islama Frataro, poste flankenigita de la potenco.

http://www.lemonde.fr/afrique/article/2013/09/24/quinze-pays-interdisent-aux-femmes-de-travailler-sans-l-accord-de-leur-mari_3483888_3212.html