neniammilitointerni.over-blog.com/rusio-unu-membro-el-la-muzikbando-%C2%AB-pussy-riot-%C2%BB-malsatstrikas-post-minacoj

Unu el la malliberigitaj membroj de la rusa protestbando « Pussy Riot », Nadejda Tolokonnikova, komencis lundon malsatstrikon, sin deklarante mortominacita post sia denunco de la vivkondiĉoj similaj laŭ ŝi al sklaveco en sia koncentrejo.

En sia letero transdonita de advokato al gazetaro, la 23-jara junulino faras rakonton kiu rememoras la atestadojn pri la soveta gulago, pri la kondiĉoj spertataj en la laborkampejo por virinoj N°14 en Mordvio (600 kilometrojn oriente de Moskvo) kie ŝi suferas dujaran punon da mallibereco.

En aparta plendo, adresita al justico, al direktoro de la rusaj punservoj, kaj al la delegito pri homrajtoj, Vladimir Loukine, ŝi akuzas la kundirektoron de la koncentrejo, Iouri Kouprionov, ke li minacis ŝin pri morto la 30an de aŭgusto post plendo pri sia kondiĉoj de deteno kaj laboro.

Laŭ ŝia rakonto, la malliberulinoj estas sisteme humiligataj kaj reduktataj al « sklaveca » stato, truditaj labori po 16 aŭ 17 horojn tage kaj senigitaj de dormo, kaj ankaŭ de bazaj higienaj kondiĉoj, asertas Nadejda Tolokonnikova.

Tiu eks-studentino je filozofio, patrino de 5-jara knabineto, estis kondamnita en aŭgusto 2012, kun du kamaradoj, al du jaroj da deteno pro « punka preĝo » kontraŭ Vladimir Poutine, kantita en la Moskva katedralo.

« Ĉi-lundon 23an de septembro, mi deklaras min malsatstrikanta. Tio estas ekstrema metodo, sed mi havas la konvinkon ke tio estas la sola solvo por mi en tiu situacio », skribas la junulino en sia letero. « Mi postulas ke oni traktadu nin kiel homaj estaĵoj, kaj ne kiel sklavoj », ŝi aldonas.

Ŝi eksplikas ke sia « brigado », dungita por kudri policajn uniformojn, komencas la laboron je la 7a kaj duono kaj finas je noktomezo kaj duono, kun maksimumo kvar horoj da dormo, kaj po unu ripoztago ĉiuj monatoj kaj duono.

Ĉiu reago, ĉiu malstreĉiĝo estas punata je sankcioj, aparte kolektivaj, en la celo starigi la malliberulojn unuj kontraŭ la aliaj.

« La reĝimo en la koncentrejo estas tiel ke la neniiĝo de la individuo kaj ties aliformiĝo al silenta sklavo estas realigita de la malliberulinoj mem, tiuj, kiuj estas brigadĉefo, kaj ricevas ordonojn de la direkcio », ŝi skribas.

Laŭ ŝi, unu el la malliberulino estis amputita de kruro kaj de manfingroj, frostitaj, poste estis trudita restadi dum horoj ekstere plenvintre. Alia sankcio povas esti malpermeso sin lavi kaj iri ĉe la necesejo, malpermeso trinki kaj manĝi, aldonas Nadejda Tolokonnikova.

http://www.ladepeche.fr/article/2013/09/23/1715143-russie-pussy-riot-greve-faim-apres-menaces.html