neniammilitointerni.over-blog.com/rumanio-orminejo-hom%C4%89eno-por-savi-%C2%AB-ro%C8%99ia-montan%C4%83-%C2%BB-n

La manifestacioj kontraŭ la projekto pri ekspluatado de la plej granda orminejo en Eŭropo daŭras de tri semajnoj en Rumanio.

Sabaton vespere, en Bukareŝto, miloj da personoj formis homĉenon ĉirkaŭ la giganta palaco konstruita de la eks-diktatoro Nicolae CEAUȘESCU (Nikolae Caŭŝesku).

Mallonga video:

http://fr.euronews.com/2013/09/22/mine-d-or-en-roumanie-une-chaine-humaine-pour-sauver-rosia-montana/

La manifestaciantoj skandis « Ni savu Roșia Montană »-n (Roŝja Montana), la transilvania vilaĝo kie la kanada firmao antaŭvidas ekstrakti 300 tunojn da oro uzante po 12.000 tunojn da cianido jare.