neniammilitointerni.over-blog.com/banglade%C5%9Do-miloj-da-teksa%C4%B5laboristoj-manifestacias

Video : http://www.youtube.com/watch?v=BRXE6OXJTM4

Miloj da teksaĵlaboristoj en Bangladeŝo blokis vojojn kaj atakis uzinojn ekster la ĉefurbo Daka sabaton, postulante monatan salajron ekvivalentan al 100 usonaj dolaroj.

La manifestaciantoj, inter kiuj multaj estis armitaj per bastonoj, ekstrikis en dekoj da konfekciaj uzinoj laborantaj por okcidentaj grandaj markoj, kaj defiladis dum horoj en la ĉefaj industriaj areoj Gazipur, Muŝak kaj Aŝulia.

Ĉeestis almenaŭ 20.000 laboristoj kiuj kuniĝis kun la manifestacio. Ili blokis la vojojn, postulantaj gravan altiĝon de salajro », deklaris Mustafizur Rahman, kunĉefo de la polico de la industria areo Gazipur.

Bangladeŝo estas la dua eksportisto de vestoj en la mondo, provizante interalie grandajn firmaojn kiel la usono Walmart, la franca Carrefour kaj la sveda H&M. Piliero de la ekonomio, la sektoro kun ties 4.500 uzinoj reprezentas 80% el al jaraj investadoj por sumo de 27 miliardoj da dolaroj.

Sed plimulto el la 3 milionoj de la laboristoj ricevas bazan salajron po 3.000 takoj (38 USD) monate – tio estas unu el la plej malaltaj en la mondo - post triflanka intertraktado inter sindikatoj, registaro kaj fabrikantoj subskribita en aŭgusto 2010.

Dekoj da uzinoj estis devigitaj fermi sabaton kiam la laboristoj forlasis siajn maŝinojn. Koleraj manifestaciantoj ĵetis brikojn kaj ŝtonojn sur ĉirkaŭ 20 uzinoj kiuj malpermesis al kelkaj laboristoj kuniĝi kun la protestadoj, deklaris Rahman.

En junio, la registaro starigis specialan laborgrupon por ekzameni la salajrojn kaj la sindikatoj petis minimuman salajron de 8.114 takoj (100 USD)

La proprietuloj de uzinoj forpuŝis la peton, asertante ke ili povos altigi la salajrojn nur de 20%, al 3.600 takoj, pro la malvigla ekonomia konjunkturo.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/1505/Monde/article/detail/1708788/2013/09/21/Les-ouvriers-bangladais-du-textile-manifestent.dhtml