neniammilitointerni.over-blog.com/britio-%C2%AB-zero-hours-contracts-%C2%BB-nulhora-kontrakto-por-unu-miliono-da-britoj

En Britio, pli ol 3% el la dungitoj subskribis kontrakton kiu ne certigas labortempon. Eĉ Buckingham Palaco utiligas tiun facilecon.

La brita laborrajto havas la specifecon permesi laborkontraktojn sen certigo de labortempo. Tiuj « nulhora kontrakto » ebligas al la estro averti la dungiton unu tagon antaŭe aŭ en la tago mem ke lia ĉeesto estas dezirata.

Flanke de la dungito, tiu-ĉi havas eblecon, teorie, rifuzi la horojn proponitajn al li. Tiuj kontraktoj ne antaŭvidas minimuman salajron.

Dum la oficialaj statistikoj nombris tiajn kontraktojn al 250.000, opinisondo de mil personoj, mendita de la organizaĵo de profesiuloj pri homaj resursoj, malkaŝis ke 3% ĝis 4% el la dungitoj estas en ĉi-kazo, t.e unu miliono da personoj.

« Brutala kaj nejusta »

« Tio estas tre sporada kaj neantaŭvidebla, kio fakte ne ebligas starigi buĝeton aŭ programon por aliaj ĉiutagaj devoj », atestas magazenisto 26-jara, kiu postulas anonimecon pro timo ke li ne plu estos petita. Lia semajna laboro varias po 8 horojn semajne al pli ol 40 horojn. Li estas avertita de SMS pri liaj laborhoroj.

Kelkaj parlamentanoj de la Brita Laborista Partio volas malpermisigi tian kontrakton. Ed Miliband, ties gvidanto, opinias ke ĝi igas tiujn laborlokojn « penigaj, brutalaj kaj nejustaj ».

La konservativuloj kaj liberal-demokratoj opinias male ke tiuj kontraktoj havas malrigidigan efikon kaj kontribuas al firmeco de la brita dungiteco.

Sed tiuj kontraktoj kiuj koncernas ĉefe laborpostenojn malmulte kvalifikitajn havas tendencon plivastiĝi al la cetero de la labormerkato.

La plej gravaj uzantoj de tiu facileco estas la restoracioj McDonald’s (9% el ties dungitoj). Laŭ la ĵurnalo The Guardian, eĉ la reĝa familio utiligas tiujn « nulhorajn kontraktojn » por la suvenir-butikoj kaj akcepto de la vizitantoj de Buckingham Palaco.

http://www.entreprises.ouest-france.fr/node/106328