neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-miloj-da-manifestaciantoj-kontra%C5%AD-la-novnazioj

Ĉirkaŭ 4.000 personoj defiladis en Ateno sekve al la murdo de kontraŭfaŝisma repisto.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-repisto-killah-p-murdita-de-novnazioj

Miloj da personoj manifestaciis kontraŭ la novnazioj ĵaŭdon vespere en populara antaŭurbo okcidente de Ateno, apud la kvartalo kie kontraŭfaŝisma muzikisto estis mortigita de aktivulo supozita membro de la novnazia partio Ora tagiĝo.

En la nokto de mardo ĝis merkredo, apud la manifestacia loko, la repisto Pavlos Fyssas, 34-jara, estis mortigita per tranĉilfrapoj fare de aktivulo supozita membro de Ora tagiĝo, 45-jara, murdo kiu provokis viglan emocion tra la lando.

Alvoke de la laboristaj sindikatoj, kolekto de ĉirkaŭ 4.000 personoj defiladis malantaŭ flagrubando esprimante « Blokado kontraŭ faŝismo », en ĉeesto de kontraŭbatala polico. « Faŝistoj eksteren », « La laboristoj ne timas minacojn », « Popolo stariĝu, ne submetiĝu, rezistado estas nura ebla vojo », tiaj estis la sloganoj lanĉitaj per mikrofono de la sindikataj gvidantoj kaj skanditaj de la homamaso.

Registara firmeco

Dekoj da manifestaciantoj nigre vestitaj, kaskoj ĉe la brakoj kaj kelkaj tenante pioĉtenilojn, ĉeestis fine de la defilado, atente prigarditaj de la kontraŭbatalaj policistoj kun gasmasko sur la vizaĝo.

Merkredon vespere, protest-manifestacioj kontraŭ la murdo kolektante milojn da personoj en Ateno, Saloniko kaj Patraso, degeneris al alfrontiĝoj inter ekstremmaldekstraj manifestaciantoj kaj policistoj.

Manifestacioj por protesti kontraŭ tiu murdo ankaŭ estis antaŭviditaj en pluraj eŭropaj urboj.

La murdo de Pavlos Fyssas provokis konsideran ŝokon en Grekio, kie la novnazia partio, kiu havas 18 elektitojn en la Parlamento, profitas la ekonomian krizon, la salajrajn malaltiĝojn kaj senlaborecon.

« La registaro estas decidita malpermesi la heredantojn de naziismo veneni la socian vivon, fari krimon, provoki kaj difekti la fundamentojn de la lando kiu naskis demokration », asertis per firma voĉo la Ĉefministro Antonis Samaras en speciala mesaĝo ĉe la televido, tagmeze.

http://www.lepoint.fr/monde/grece-des-milliers-de-manifestants-contre-les-neo-nazis-19-09-2013-1733218_24.php