neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-repisto-killah-p-murdita-de-novnazioj

Pavlos Fyssas, pli konata sub la nomo Killah P, greka repisto engaĝita en la kontraŭfaŝista movado, estis atakita iom post noktomezo ĉi-merkredon 18an de septembro fare de grupo de dudeko da novnazioj, dum li troviĝis antaŭ kafejo en Amfiali, populara kvartalo de Pireo : post komenco de interpuŝiĝo, Killah P kaj ties tri amikoj ŝajne sukcesis fuĝi siajn agresantojn, antaŭ ol esti blokitaj de veturilo : la ŝoforo tiam elveturiĝis kaj ponardis la repiston trifoje en la brusto.

Killah P mortis ĉe la hospitalo sekve al siaj vundoj. La supozita murdisto, kiu ŝajne estas konata kiel membro de Ora tagiĝo, estis arestita de la polico.

Killah P partoprenis organizon de pluraj koncertoj kontraŭ faŝismo, kaj engaĝiĝis en pluraj sociaj aktivecoj en sia kvartalo.

Dumnokte, ĉirkaŭ 200 kontraŭfaŝistoj kolektiĝis sur la krima scenejo.

Multaj solidarecaj manifestacioj okazos la tutan tagon por omaĝi al li kaj denunci la perforton de ekstremdekstro, el kiu alvoko al kolektiĝo ĉi-merkredon je la 18a, en Keratsisi.

http://lahorde.samizdat.net/2013/09/18/grece-le-rappeur-killah-p-assassine-par-des-neonazis/